Abatinejo Quedlinburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Abatinejo Quedlinburg
Blazono
monaĥejo • religia komunumo [+]
Koordinatoj51° 47′ 9″ N, 11° 8′ 13″ O (mapo)51.78594444444411.136805555556Koordinatoj: 51° 47′ 9″ N, 11° 8′ 13″ O (mapo)

Abatinejo Quedlinburg (Saksio-Anhalto)
Abatinejo Quedlinburg (Saksio-Anhalto)
DEC
Abatinejo Quedlinburg
Abatinejo Quedlinburg

Abatinejo Quedlinburg (Germanio)
Abatinejo Quedlinburg (Germanio)
DEC
Abatinejo Quedlinburg
Abatinejo Quedlinburg

Map
Abatinejo Quedlinburg

Vikimedia Komunejo:  Collegiate Church of Quedlinburg [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La abatinejo Quedlinburg [KVEDlinburg] (germane Stift Quedlinburg) aŭ plene esperantlingve abatinejo Kvedlinburgo estis grava institucio en la hodiaŭa urbo Quedlinburg en Saksio-Anhalto. Ĝi estis komuna loĝejo de senedzaj nobelaj virinoj, "Frauenstift", sub la gvido de abatino, proksime ligita al la Liudolfidoj. La plena nomo estis Kaiserlich freies weltliches Reichsstift Quedlinburg, laŭvorte proksimume "imperia libera sekulara regna fondaĵo Quedlinburg", kie "sekulara" signifas ke ĝiaj anoj ne estis monaĥinoj. Ili vivis "dioplaĉan vivon", sed sen religia voto kaj povis forlasi la abatinejon laŭvole. Interalie la abatinejo zorgis pri edukado de nobelaj fraŭlinoj.

La abatinejon fondis en 936 Sankta Matilda, vidvino de Henriko la Birdisto. Henriko kaj Matilda estas tie entombigitaj.

La abatinejo havis imperian senperecon, la abatino estis Imperia princo. En 1540 la Reformacio igis ĝin protestanta. En 1802/1803 la abatinejon aligis al si Prusio. Inter 1807 kaj 1814 ĝi apartenis al la reĝlando Vestfalio.

Abatinoj[redakti | redakti fonton]

Reĝino Sankta Matilda fondis kaj estris la abatinejon, sed ne estis abatino.