Otto Grünmandl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Otto Grünmandl
Persona informo
Naskiĝo 4-an de majo 1924 (1924-05-04)
en Hall in Tirol
Morto 2-an de marto 2000 (2000-03-02) (75-jaraĝa)
en Hall in Tirol
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Memorigilo Otto Grünmandl
Profesio
Okupo aktoroverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Otto GRÜNMANDL (naskiĝinta la 4-an de majo 1924 en Hall in Tirol, mortinta samloke la 3-an de marto 2000) estis aŭstra verkisto kaj kabaredisto. Lia patro estis judo el Uherský Brod, lia patrino originis el Malsupra Aŭstrio.

Vivo kaj agado artista[redakti | redakti fonton]

Otto Grünmandl estis ĝis 1965 tolaĵo-vendisto en sia naskiĝurbo. Li estis studinta elektroteknikon. Antaŭ ol okupiĝi pri kabareta arto ("Der Einmannstammtisch", 1976), li ĉefe laboris kiel radidramverkisto kaj prozisto. En 1970 li ricevis la Aŭstrian ŝtatpremion pri radidramoj. Inter 1972 kaj 1981 li estris la sekcion distrado ĉe la ORF-studioj tirolaj.

Per sia radiserio "Alpenländische Interviews" (1970 en la porjunulara ORF-radikanalo Österreich 3/Ö3) li tre rapide famiĝis en la tuta respubliko. Tion li faris kune kun Theo Peer; kelkaj seripartoj ankaŭ televidtaŭgitis. En 1976 li faris okaze de la spektaklaro "Steirischer Herbst" sian unuan solul-programon ("Der Einmannstammtisch"). Por la sekvinta tia programo "Ich heiße nicht Oblomow" li ricevis en 1978 la premion Deutscher Kleinkunstpreis. Sekvis kelkaj aliaj programoj: "Ich bin ein wilder Papagei" (1981), "Ich komme aus der Wirtschaft" (1984), "Ein Fußbad im schwarzen Meer" (1985), "Politisch bin ich vielleicht ein Trottel, aber privat kenn' ich mich aus" (1987), "Ich bin der Kaiser Nero" (1990), "Kreisverkehr" (1992) kaj "The mountain singers" (1997). Li ĉefe aktoris en Aŭstrio kaj Bavario. En 1992 oni aljuĝis al li por la dumviva verkaro la honoran premion Deutscher Kleinkunst-Ehrenpreis.

Grünmandl tamen daŭre ankaŭ ĉeestis en televid- kaj radielesendoj, teatraĵoj kaj filmoj (ekz. en la lasta numero de la televid-krimfilmserio Kottan ermittelt). Krome li skribis scenarojn kaj tekstojn por televidelsendojn kaj teatro (ekz. "Tirili", kantadteatraĵeto realigita kune kun Georg Kreisler en 1993). En 1996 Grünmandl fondis en Hall in Tirol propran teatrejeton.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Meinungsforschung im Gebirge. Alpenländische Interviews. Alpenländisches Inspektoren-Inspektorat. Alpenländische olympische Interviews, Europaverlag, Wien 1973.
  • Berge denken anders. Alpenländische Erfindungen. Alpenländische Feiertagsgespräche und andere Besinnlichkeiten. Alpenländische Almhütten Aspekte oder AAA, Europaverlag, Wien 1973.
  • Es leuchtet die Ferne ... Ein satirischer Reisebericht, Langen Müller, München-Wien 1985.
  • Robinson, Freitag und das Krokodil. Satiren, Langen Müller, München-Wien 1986.
  • Hinter den Jahren. Prosa und Gedichte, Haymon, Innsbruck 2000

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]