Lajos Kentner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lajos Kentner
Persona informo
Naskiĝo la  19-an de julio 1905(nun 1905-07-19)
en Ĉeĥio Karwin (Silezio, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 23-an de septembro 1987
en Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Londono (Britio)
Lingvoj angla
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz LisztMuzikakademio Franz Liszt
Familio
Edz(in)o Ilonka Kabos
Okupo
Okupo komponistopianisto
vdr

Lajos Kentner [lajoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kentner Lajos estis hungara-brita pianisto, (komponisto). Lia unua edzino estis Ilonka Kabos.

Lajos Kentner [1] naskiĝis la 19-an de julio 1905 en Karvinná (Silezio, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Karviná en Ĉeĥio), li mortis la 23-an de septembro 1987 en Londono.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lajos Kentner devenis el hungara familio. Li aĝis nur 6, kiam li komencis lerni pianadon en Reĝa Muzikakademio de Budapeŝto, kie li akiris pianistan diplomon en 1922, komponistan diplomon en la sekva jaro. Liaj plej gravaj instruistoj estis Kálmán Chován, Arnold Székely, Zoltán Kodály, Viktor Herzfeld kaj Leó Weiner. Li aĝis 15, kiam li debutis en Budapeŝto, kiel pianisto, en la sekvaj jaroj ankaŭ en Eŭropo kaj Ameriko. En 1932 li estis premiita en Varsovio, krome li gajnis Liszt-premion en Budapeŝto. En 1935 li translokiĝis al Londono, kie li ofte faris komunajn koncertojn kun Yehudi Menuhin. Li edziĝis dufoje.

Kentner estis unu el la plej grandaj interpretistoj de Franz Liszt. Aladár Tóth aprezis Kentner en 1935: "ĉioscianto pri la piano".

El lia koncerta repertuaro[redakti | redakti fonton]

  • Zoltán Kodály:
    • Meditáció
    • Marosszéki táncok
  • Béla Bartók:
    • 2. zongoraverseny (1933)
    • Három etűd (1934)
    • 3. zongoraverseny (Londono)

Fontoj[redakti | redakti fonton]