Giuseppe de Fabris

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Giuseppe de Fabris
Persona informo
Naskiĝo 19-an de aŭgusto 1790 (1790-08-19)
en Nove
Morto 22-an de aŭgusto 1860 (1860-08-22) (70-jaraĝa)
en Romo
Lingvoj itala
Okupo
Okupo skulptisto • pentristo
vdr

Giuseppe de Fabris (1790 — 1860) estis itala skulptisto de novklasikisma stilo.

Statuo de Sankta Petro, ekster la Baziliko Sankta Petro.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Nove en la provinco Vicenza. Lia patro estis direktoro de fabriko de ceramika dekoracio.[1] Li translokiĝis al Romo ankoraŭ junulo, kaj estis patronita de la papo Gregorio la 16-a.[2] Li estis nomumita direktoro de la Vatikanaj muzeoj.[3]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Inter liaj ĉefaj verkoj en Romo estas la jenaj:

  • Monumentoj kaj bustoj en la Sala Maggiore, Protomoteca Capitolina
  • Monumento al Francesco Guglielmi, preĝejo de Santi Ambrogio e Carlo al Corso
  • Monumento al Prasedo Tomati Robilant, preĝejo de Sant'Andrea della Valle
  • Monumento al kardinalo Francesco Fontana, preĝejo de Santi Biagio e Carlo ai Catinari
  • Monumento al kardinalo Placido Zurla, preĝejo de San Gregorio al Celio
  • Busto de Leono la 12-a, preĝejo de Santa Maria en Cosmedin
  • Monumento al Antonio Maria Traversi, Baziliko Sankta Maria la Granda
  • Monumento al Torquato Tasso, preĝejo de Sant'Onofrio
  • Monumento al Giuseppe Vitelli, preĝejo de San Rocco all'Augusteo
  • Busto de la papo Leono la 12-a, klostro de San Cosimato
  • Busto de Rafaelo; mem-portreto; Busto de la papo Gregorio la 16-a, Panteono, Congregazione dei Virtuosi

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Milano neoclassica, by Fernando Mazzocca, Alessandro Morandotti, Enrico Colle - 2001 - Paĝo 613.
  2. FMR. - Issues 13-14 (2006)- Paĝo 48
  3. Carlo Finelli (1782-1853), Barbara Musetti, Carlo Finelli - 2002; Silvana (2002)- Paĝo 35.