Bud Fisher

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bud Fisher
Persona informo
Naskiĝo 3-an de aprilo 1885 (1885-04-03)
en Ĉikago
Morto 7-an de septembro 1954 (1954-09-07) (69-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Tombo Woodlawn Cemetery
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de Ĉikago
Okupo
Okupo filmreĝisorofilmproduktoro • kartunisto • scenaristobildliteraturisto
vdr

Harry Conway "Bud" Fisher (3a de Aprilo 1885 – 7 de Septembro 1954) estis usona bildliteraturisto kiu kreis Mutt and Jeff, nome la unua sukcesa ĉiutaga bildostrio en Usono.

Bud Fisher vidita de si mem.

Li kreis A. Mutt, bildostrio kiu estis pli bone konata laŭ ties posta titolo, Mutt and Jeff, la 15an de Novembro, 1907, en la prisportaj paĝoj de San Francisco Chronicle. Tiu rolulo estis aperinta antaŭe en prisportaj kartunoj fare de Fisher, sed tiam li estis sennoma.

Mutt and Jeff akiris tian popularecon ke Fisher, kiu rajtis postuli aŭtorrajton pri la roluloj, ricevis proponon por produkti ĝin por San Francisco Examiner, posedo de William Randolph Hearst. La translokiĝo al Hearst Corporation eksponis la strion al multaj novaj legantoj tra tuta Usono.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]