Laura Faragó
Aspekto
Laura Faragó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Faragó Laura |
Naskiĝo | 9-an de aŭgusto 1949 (75-jaraĝa) en Pécel |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Gyula Juhász Teacher Training College (en) (–1971) Altlernejo de Muziko “Hanns Eisler” ĉe Berlino (–1975) |
Familio | |
Edz(in)o | Lajos Szakolczay |
Okupo | |
Okupo | kantisto etnografo |
TTT | |
Retejo | http://faragolaura.hu/ |
Laura Faragó, laŭ hungarlingve kutima nomordo Faragó Laura estas hungara popolkantisto. Ŝia edzo estis Lajos Szakolczay.
Laura Faragó [1] naskiĝis la 9-an de aŭgusto 1949 en Pécel.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Laura Faragó akiris diplomon en Pedagogia Altlernejo de Szeged en 1971, poste ŝi lernis iom en la Muzikakademio de Budapeŝto de Erika Sziklay, fine ŝi akiris plian diplomon en Muzikarta Altlernejo de Berlino en 1979. Pli frue en 1970 ŝi akiris tutlandan konatecon pro televizia kantokonkurso, kie ŝi atingis la unuan lokon. Ŝi ricevis same la unuan lokon ankaŭ en Middlesbrough. Inter 1976 kaj 1993 ŝi apartenis al Tutlanda Filharmonio, kie ŝi estis solisto. Ŝi estis ankaŭ radia redaktoro. Ŝi ricevis premiojn ekde 1976, premion Kossuth en 2018.
Ŝia repertuaro
[redakti | redakti fonton]- parafrazoj pri popolkantoj de Béla Bartók kaj Zoltán Kodály
- 5 jarcentoj de hungaraj popolkantoj
Ŝiaj libroj
[redakti | redakti fonton]- Ünnepeink (1999)
- Szülőföldem – zengő anyanyelvem. Harminchat beszélgetés írókkal (2003)
- Szép illatja száll a víg szívemre. A Baranyában élő moldvai magyarok hit- és dallamvilágáról (2014)