Bozorg Alavi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bozorg Alavi
Persona informo
Naskiĝo 2-an de februaro 1904 (1904-02-02)
en Teherano
Morto 18-an de februaro 1997 (1997-02-18) (93-jaraĝa)
en Berlino
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Lingvoj persagermana vd
Ŝtataneco Irano vd
Profesio
Okupo lingvistoverkisto • romanisto • tradukistopolitikisto • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Bozorg Alavi (perse بزرگ علوی) (2a de Februaro, 1904 – 18a de Februaro, 1997) estis influa irana aŭtoro, romanisto, kaj politika intelektulo. Li estis fondinta membro de la komunisma Tudeh partio de Irano en la 1940-aj jaroj kaj - sekve de la 1953 ŝtatrenverso kontraŭ ĉefministro Mohammad Mossadegh - pasigis ceteron de sia vivo en ekzilo en Germanujo, unuafoje dum la Pahlavi reĝimo, poste revenante al Germanujo unufoje kaj plu sekve de la 1979-a revolucio. Chashm'hā'yash (Ŝiaj okuloj), kiu estis eldonita en Irano en la jaro 1952 kaj sekve estis malpermesita, estas konsiderata kiel lia plej bona romano. Alavi ankaŭ estis proksima amiko de irana fama aŭtoro Sadegh Hedayat, tiuj du kreis literaturan grupon nome "Sab'e grupo" kiam ili loĝis en Parizo. Kvankam lia novelo "Ŝiaj okuloj" estas konsiderata kiel lia majstraĵo, Alavi skribis ankaŭ multajn aliajn librojn kiuj estas ankaŭ ja perfektaj en iliaj stiloj; ekzemple la romano "Chamedan" kiu estis skribita sub la influo de Freud-a psikologio. Aliaj gravaj romanoj estas "Mirza", "53 Nafar" kaj "Gilemard" kiu estas uzata en iranaj lernolibroj por mezlernejo. Post la revolucio li revenis al Teherano sed decidis reveni al Germanujo. Kontribuo de Bozorg Alavi al Irana literaturo estas profunda kaj ne forgesebla.

Elektitaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Ĉefaj verkoj:

  • Chamedan (La Valizo) (1934)
  • Varaq Pareh'ha-ye Zendan (Makulaturoj el Malliberejo) (1941)
  • Panjah-o Seh Nafar (Kvindek Tri Personoj) (1942)
  • Nameh' ha va Dastan'ha-ye digar (Leteroj kaj aliaj Rakontoj) (1952)
  • Chashmhayash (Ŝiaj Okuloj) (1952)

Aliaj skribaĵoj:

  • Div...Div (Demono...Demono), en la kolekto Aniran (Ne-Irana) (1931)
  • Uzbakha (La Uzbekaj) (1948)
  • Kämpfendes Iran (1955, Berlino)
  • Geschichte und Entwicklung der modernen persischen Literatur (1964, Berlino)
  • Salariha (La Salari Familio)
  • Mirza

Tradukoj al Persa:

  • Ĉeriza Ĝardeno de Anton Ĉeĥov
  • La Dekdu Monatoj de Samuil Marŝak
  • Profesio de Sinjorino Warren de George Bernard Ŝav
  • La inspektistaj Vokoj de J.B. Priestley
  • Jungfrau von Orleans de Friedriĉ Ŝiller
  • Das Iranische Nationalepos de Theodor Nöldeke

Referencoj[redakti | redakti fonton]