Yves Simon
Yves Simon | |||||
---|---|---|---|---|---|
Yves Simon en 1974
| |||||
Bazaj informoj | |||||
Naskonomo | Yves Maurice Marcel Simon | ||||
Naskiĝo | la 3-an de majo 1944 en Choiseul | ||||
Ĝenroj | franca kanzono | ||||
Profesio | aŭtoro-komponisto-interpretisto | ||||
Instrumentoj | gitaro | ||||
Aktivaj jaroj | de 1967 | ||||
Yves Simon | |||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | Yves Maurice Marcel Simon | ||||
Naskiĝo | 3-an de majo 1944 (80-jaraĝa) en Choiseul | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Institut des hautes études cinématographiques (en) vd | ||||
Familio | |||||
Amkunulo | Patrice-Flora Praxo (mul) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto kantaŭtoro vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Yves Simon (naskiĝis en Choiseul, la 3-an de majo 1944) estas franca kantisto kaj verkisto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Yves Simon naskiĝis en Choiseul, Francio, en 1944. Li publikigis pli ol 30 librojn kaj proksimume dudek muzikalbumojn. Li altiris la atenton en 1972 kun la lanĉo de Les Gauloises Bleues. Post tio, li estis elektata por plenumi la unuan parton de koncertoj de gravaj artistoj, kiel ekzemple Georges Brassens. Lia albumo de 1973, Au pays des merveilles de Juliet, gajnis la prestiĝan premion de la "Académie du disque". Respirer, chanter estis sukceso en 1974. En 1977, lia muziko por la filmo de Diane Kurys Diabolo Menthe estis bone ricevata. Lia albumo USA-USSR (1983) akiris grandan sukceson en lia lando, same kiel Liaisons en 1988.[1]
Li retiriĝis de koncertoj en 1977, sed plu realigis albumojn kiuj montras larĝan gamon de muzikaj influoj. Li ankaŭ prezentis kelkajn koncertojn en Japanio en 1982 kaj en Francio en 2007. Li ankaŭ skribis artikolojn por la revuo Actuel kaj por multaj aliaj. La unua furorlibro de Yves Simon estis la romano Océans en 1983. En 1991, Yves Simon gajnis la premion "Médicis" por sia romano La Dérive des sentiments. Lia romano Le Prochain amour (1997) havis sukceson, kaj kolekto de noveloj, Un instant de bonheur, publikigita en 1998, gajnis la Grandan Premion de la kanzono de la Académie Française.[2]
Diskaro
[redakti | redakti fonton]Registraĵoj en studio
[redakti | redakti fonton]- 1973: Au pays des merveilles de Juliet
- 1974: Respirer, chanter
- 1975: Raconte-toi
- 1976: Macadam
- 1977: Un autre désir
- 1978: Demain je t'aime
- 1981: Une vie comme ça
- 1983: USA/USSR
- 1985: De l'autre côté du monde
- 1988: Liaisons
- 1999: Intempestives
- 2007: Rumeurs
Koncertdiskoj
[redakti | redakti fonton]- 1975: Koncerto en Théâtre de la Ville
- 1977: Koncerto en Tokio
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Biografío de Yves Simon RFI Musique. Konsultado : 29-an de decembro 2017.
- ↑ Informo de Yves Simon Paĝo oficiala de la artisto. Konsultado : 29-an de decembro 2017.