Márta Ilyés
Márta Ilyés | |
---|---|
Márta Ilyés en 1973 | |
Persona informo | |
Naskonomo | Ilyés Márta |
Naskiĝo | 30-an de aprilo 1954 en Budapeŝto |
Morto | 2-an de decembro 2008 (54-jaraĝa) en Tápiószentmárton |
Mortokialo | multloka sklerozo |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Márta Ilyés [ijEŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ilyés Márta estis hungara pentristo.
Márta Ilyés [1] naskiĝis la 30-an de aprilo 1954 en Budapeŝto, li mortis la 2-an de decembro 2008 en Tápiószentmárton.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Márta Ilyés lernis post la bazlernejo stenografion, sed ŝi interesiĝis pri artoj. En la lernojaro 1972 ŝi frekventis kurson de Huba Bálványos, poste ŝi lernis kelkajn jarojn de Gábor Karátson kaj István Nagy B.. Tiutempe la kuracistoj konstatis malsanon multloka sklerozo, tamen ŝi studvojaĝis, pentradis, ekspoziciis. Ekde 1983 ŝi devis uzi jam rulseĝon, ekde 1997 ŝi vivis en Tápiószentmárton. En 2004 ŝi lastfoje vojaĝis al eksterlando, en la sekva jaro ŝi havis stipendion, ekde 2006 ŝi jam ne povis pentradi.
Ŝi ricevis premion en 1979 en Italio. Ŝi havis edzon kaj naskis filon en 1973.
El solaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]
- Budapeŝto (1977, 1993, 2003, 2008)
- Helsinko (1996)
- Arthalo Budapeŝto (2001)
El kolektivaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]
- Budapeŝto (1972, 1979, 1997, 2001, 2007)
- Romo (1979)
- Szekszárd (1996, 1999)
- Szentendre (2002)
Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]
- vidu la malsuprajn bildojn!
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva membiografio kun foto
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-05-13 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
-
Mélység 1976
-
Hajsza 1977
-
Kalampos 1977
-
Feri bácsi 1993
-
Ló a manézsban 1996
-
A tékozló fiú hazatérése 2000
-
A természet hálózsákja 2001
-
Álmodó 2001
-
Udvari praktikák 1976-2006