Claire Clairmont

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Claire Clairmont
Persona informo
Naskiĝo 27-an de aprilo 1798 (1798-04-27)
en Brislington,  Reĝlando de Granda Britio
Morto 19-an de marto 1879 (1879-03-19) (80-jaraĝa)
en Florenco,  Reĝlando Italio
Tombo Cimitero Monumentale della Misericordia, Antella vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Familio
Patro Sir John Lethbridge, 1st Baronet • Charles Clairmont vd
Patrino Mary Jane Godwin vd
Gefratoj Mary Shelley vd
Edz(in)o George Byron vd
Amkunulo George Byron vd
Infanoj Allegra Byron vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto vd
Laborkampo poezio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Clara Mary Jane CLAIRMONT (27a de Aprilo 1798 – 19a de Marto 1879), aŭ Claire Clairmont kiel ŝi estis ofte konata, estis la duonfratino de la verkisto Mary Shelley kaj la patrino de la filino de Lord Byron nome Allegra.

Decembre 1801, kiam Clairmont estis tri-jaraĝa, ŝia patrino edziniĝis al najbaro, nome verkisto kaj filozofo William Godwin. Tio havigis al ŝi du duonfratinojn: nome la filino de Godwin nome Mary (poste Mary Shelley), nur ok monatojn pli aĝa, kaj lia duonfilino Fanny Imlay, paron da jaroj pli aĝa. Ambaŭ estis la flinoj de Mary Wollstonecraft, kiu estis mortinta kvar jarojn antaŭe, sed kies restado ankoraŭ sentiĝis en la hejmo. La nova paro tuj iĝis la gepatroj de filo, nome la pli juna frato de Claire.

Byron[redakti | redakti fonton]

Lord Byron

Kiam ŝi estis dekses-jaraĝa Clairmont estis bela, volupta brunulino kun bonkvalita kantovoĉo kaj deziranta agnoskon. Ŝia hejma vivo iĝis pli kaj pli malfacila dum ŝia duonpatro William Godwin eniris en ŝuldoj kaj la rilatoj de ŝia patrino kun la filino de Godwin nome Mary iĝis pli kaj pli malfacila. Clairmont helpis la kaŝajn renkontojn de sia duonfratino kun Percy Bysshe Shelley, kiu kredis en la libera amo kaj tuj lasis sian edzinon kaj du malgrandajn filojn por esti kun Mary. Kiam Mary foriris kun Shelley en Julio 1814, Clairmont iris kun ili. La patrino de Clairmont sekvis la grupon ĝis gastejo en Calais sed malsukcesis devigi Clairmont reveni hejmen kun ŝi. Godwin bezonis la financan helpon kiun la nobelo Shelley povus havigi.

Clairmont restis kun la Shelley-oj en ilia vagado tra Eŭropo. La tri junuloj trairis la milit-tuŝitan Francion kaj en Svision, kondutante kiel roluloj en romantisma romano, kiel Mary Shelley poste diris, sed ĉiam legante multe, verkante, kaj diskutante la kreivan procezon. Surveture, Clairmont legis verkojn de Rousseau, Shakespeare, kaj verkojn de la patrino de Mary, nome Mary Wollstonecraft. La emocioj de Clairmont estis tiom kortuŝitaj de Cordelia el Reĝo Lear ke ŝi havis unu el siaj "hororoj", nome histeria atako, kion Mary Shelley registris en sia taglibro por la sama tago.[1] Ankaŭ Clairmont, kiu estis ĉirkaŭita de poetoj kaj verkistoj, faris siajn literaturajn klopodojn. Dum la somero de 1814, ŝi startis rakonton titolitan The Idiot, kiu ekde tiam perdiĝis. En 1817–18, ŝi verkis libron kiun Percy Bysshe Shelley malsukcese klopodis publikigi.[2] Kvankam al Clairmont mankis la literaturan talenton de ŝia duonfratino kaj bofrato, ŝi ĉiam intencis ludi centran rolon. Dum tiu periodo ŝi ŝanĝis sian nomon el "Jane" al la unua "Clara" kaj finfine al la pli romantik-sona "Claire".

Ajna romantisma plano kiun Clairmont povus havi pri Shelley malsukcesis dekomence, sed ŝi metis la Shelley-ojn en kontakto kun Lord Byron, kun kiu ŝi estis enirinta en aferon antaŭ li lasis Anglion en 1816 por loĝi eksterlande. (Jaro markita de agrikultura malsukceso kaj disvastigita malsatego en Eŭropo, sed ankaŭ de gravaj literaturaj antaŭeniroj ĉar la grupo Godwin-Shelley-Byron devis resti enhejme: 1816 estos poste konata kiel "jaro sen somero".) Clairmont esperis iĝi verkisto aŭ aktorino kaj skribis al Byron petante "karieran konsilon" en Marto 1816, kiam ŝi estis ankoraŭ preskaŭ 18jaraĝa. Byron estis direktoro ĉe la Teatro Drury Lane. Clairmont poste sekvigis leterojn per vizitoj, foje portante Mary, kiun ŝi sugestis al Byron kiel iu alloga. "Ĉu vi scias ke mi ne povas alparoli vin kiam mi vidas vin? Mi estas tiom mallerta kaj sentas min nur klina preni malgrandan tabureton kaj sidi ĉe viaj piedoj," Clairmont skribis al Byron. Ŝi "bombardis lin per pasiaj ĉiutagaj komunikoj" dirannte al li ke li bezonis nur akcepti "tion kio delonge estis la pasia deziro de mia koro por doni ĝin al vi".[3] Ŝi aranĝis ke ili renkontiĝu ĉe kampara gastejo. Byron, en depresia stato post la rompo de sia geedzeco kun Annabella Milbanke kaj pro la skandalo pri sia rilato kun sia duon-fratino Augusta Leigh, klarigis al Clairmont antaŭ eliri ke ŝi ne estoj parto de lia vivo. Sed ŝi estis decidita ŝanĝi lian menson.

Ŝi konvinkis Mary kaj Percy Shelley ke ili sekvu Byron al Svisio, kie ili renkontiĝis kun li kaj kun John William Polidori, nome la persona kuracisto de Byron, ĉe Villa Diodati apud la lago Lemano. Oni ne scias ĉu Clairmont konis ke ŝi estas graveda pro filo de Byron komence de la vojaĝo, sed tio iĝis evidenta kaj al ambaŭ veturkompanoj kaj al Byron ne tro longe post ilia alveno al lia pordo. Dekomence li pluigis sian malakcepton de la akompanado fare de Clairmont kaj permesis ŝian ĉeeston nur akompanata de la Shelley-oj; poste, ili pluigis sian seksan rilaton dum iom da tempo en Svisio. Clairmont kaj Mary faris kopiojn de la verkataj laboroj fare de Byron, nome por Childe Harold's Pilgrimage.[4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Deirdre Coleman, "Claire Clairmont and Mary Shelley". Rousseaustudies.free.fr (11a de Aŭgusto 1995). Alirita 14a de Majo 2012.
  2. Booth, pp. 67–70.
  3. Eisler, p. 504.
  4. Eisler, p. 519.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]