Cezariono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cezariono
Persona informo
Naskiĝo
en Aleksandrio
Morto
en Aleksandrio
Mortis pro mortpuno vd
Mortis per veneno vd
Lingvoj antikva greka vd
Ŝtataneco Antikva Egiptio vd
Familio
Dinastio ptolemea dinastio vd
Patro Julio Cezaro vd
Patrino Kleopatro vd
Gefratoj Juliino • Alexander Helios • Kleopatro Seleneo • Ptolemeo Filadelfo vd
Profesio
Okupo suvereno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ptolemeo la 15-a Filopator Filometor Cezaro[1] (en Greka: Πτολεμαῖος Φιλοπάτωρ Φιλομήτωρ Καῖσαρ, Ptolemaĩos Philopátōr Philomḗtōr Kaĩsar "Ptolemeo, Amata de sia patro, Amata de sia patrino, Cezaro"; 23a de Junio, 47 a.K. – 23a de Aŭgusto, 30 a.K.), plej bone konata laŭ la kromnomoj Cezariono; Καισαρίων, Kaisaríōn ≈ Malgranda Cezaro; en Latino: Caesariō) kaj Ptolemea Cezaro; en Greka: Πτολεμαῖος Καῖσαρ, Ptolemaios Kaisar; en Latino: Ptolemaeus Caesar), estis la lasta Faraono de Egipto. Li estis la lasta suverena membro de la Ptolemea dinastio de Egipto. Li regis kune kun sia patrino Kleopatra la 7-a de Egipto, el la 2a de Septembro 44 a.K., kaj estis la sola reganto dum la 11 tagoj inter la morto de Kleopatra, la 12an de Aŭgusto 30 a.K., ĝis la 23an de Aŭgusto 30 a.K., kiam lia mortigo estis ordonita de Oktaviano, kiu iĝos la Romia Imperiestro Aŭgusto Cezaro. Oni ne scias ĉu la ordono de Oktaviano estis sukcese plenumita. Li estis la plej aĝa filo de Kleopatra la 7-a, kaj eble la nura biologia filo de Julio Cezaro, laŭ kiu li estis nomita.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Numerigi Ptolemeojn estas moderna invento; la Grekoj distingis ilin laŭ la epiteto (ekz. "Filopator") aŭ kromnomo (ekz. "Auletes"). La numero donita tie estas aktuala interkonsento, sed estis ankaŭ ioma malkonsento en la 19a jarcento pri kiu el la lastaj Ptolemeoj estu kalkulita kiel reganta. Ĉar malnovaj fontoj povas doni numbron pli atan aŭ pli malaltan, epitetoj estas pli fidinda maniero determini kiu Ptolemeo estas referencata.