Ernő Schubert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ernő Schubert
Persona informo
Naskiĝo la  17-an de decembro 1903(nun 1903-12-17)
en Hungario Bácsfa (Hungara reĝlando)
Morto 15-an de oktobro 1960 (1960-10-15)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Hungara Belarta Universitato
Okupo
Okupo pentristo • grafikisto • textile designer • furniture designer • grafikartisto
vdr

Ernő Schubert [ŝubert], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schubert Ernő estis hungara pentristo, grafikisto, altlerneja instruisto.

Ernő Schubert [1] naskiĝis la 17-an de decembro 1903 en Bácsfa (Hungara reĝlando, nuntempa Báč en Slovakio), li mortis la 15-an de oktobro 1960 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ernő Schubert devenis el juda familio. Li studis pentroarton en juda pentrista lernejo, lia majstro estis Adolf Fényes. Ekde 1924 li studis en la Reĝa Belarta Altlernejo de Budapeŝto, liaj plej gravaj instruistoj estis István Réti kaj István Csók. Dum la studentaj jaroj li aliĝis al avangarda rondo de Lajos Kassák, tial li estis forigita el la altlernejo. Li debutis en ekspozicio en 1932, poste li pentradis malpli, sed li estis avangardaj internofasonisto kaj tekstilartisto. Li havis tapiŝometiejon en Békésszentandrás. Tiutempe li ofte vizitis Artistkolonion de Szentendre, en 1946 eĉ li membriĝis. Post la 2-a mondmilito li faris dekoraciaĵojn al la komunistoj. Inter 1948 kaj 1952 li estis rektoro de la Industriarta Altlernejo, poste katedrestro. Li instruis tie ĝismorte. Li ricevis premion en 1956.

Elektitaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj artaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Külváros (oleopentraĵo)
  • Utcarészlet (oleopentraĵo)
  • Ház fák között (kretodesegnaĵo)
  • Balatonfelvidék (kretodesegnaĵo)
  • Útmenti fák (tuĉo)
  • Műterem (akvarelo)
  • Ülő nő (karbodesegnaĵo)
  • Palackos csendélet (akvarelo)

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]