Jimmy Yancey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jimmy Yancey
Persona informo
Naskiĝo 20-an de februaro 1894 (1894-02-20)
en Ĉikago
Morto 17-an de septembro 1951 (1951-09-17) (57-jaraĝa)
en Ĉikago
Mortokialo apopleksiodiabeto
Tombo Lincoln Cemetery
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo pianistokomponisto
vdr

James Edwards YANCEY (20a de Februaro, 1894 aŭ 1895[1] aŭ 1901[2] – 17a de Septembro, 1951)[3][4][5] estis usona pianisto, komponisto kaj kantoverkisto de bugio.

Li ludis laŭ bugia stilo, karakterizita per forte-ripetita figuro en la maldekstra mano kaj melodia dekorado en la dekstra, sed lia ludmaniero estis delikata kaj subtila pli ol akra. Li popularigis la maldekstramanan stilon kiu iĝis konata kiel "Yancey bass", poste uzita en la kantoj de Pee Wee Crayton nome "Blues After Hours", kaj de Guitar Slim nome "The Things That I Used to Do", kaj multaj aliaj kantoj.[6]

Kvankam influa el ekkariero, Yancey tute ne registris en tiu epoko, kaj ludis nur en hejmaj festoj kaj kluboj. Liaj unuaj registroj, en 1939, kreis konsiderindan efikon en etosoj kaj de bluso kaj de ĵazo.[7] Li faris plej el siaj registroj kiel soloisto, sed poste en sia kariero li registris kun sia edzino, nome Estelle Yancey, kantanta, kiel Jimmy kaj Mama Yancey.[8] Ili aperis en koncerto en Carnegie Hall en 1948, kaj registris sian unuan albumon en 1951, kiun publikigis Atlantic Records la venontan jaron.[9]

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Mallongaj[redakti | redakti fonton]

Jaro Titolo Marko kaj Numero
1939 Beezum Blues Solo Art, nepublikigita
1939 Big Bear Train Solo Art, nepublikigita
1939 Janie's Joys Solo Art, nepublikigita
1939 Jimmy’s Stuff Solo Art 12008
1939 How Long Blues Solo Art, nepublikigita
1939 How Long Blues No. 2 Solo Art, nepublikigita
1939 Lean Bacon Solo Art, nepublikigita
1939 LaSalle Street Breakdown Solo Art, nepublikigita
1939 Lucille's Lament Solo Art, nepublikigita
1939 P.L.K. Special Solo Art, nepublikigita
1939 Rolling the Stone Solo Art, nepublikigita
1939 South Side Stuff Solo Art, nepublikigita
1939 Steady Rock Blues Solo Art, nepublikigita
1939 Two o'Clock Blues Solo Art, nepublikigita
1939 The Fives Solo Art 12008
1939 Yancy Getaway Solo Art, nepublikigita
1939 Yancy Limited Solo Art, nepublikigita
1939 Five o'Clock Blues Victor 26590-A
1939 Slow and Easy Blues Victor 26591-B
1939 State Street Special Victor 26589-A
1939 Tell 'Em About Me Victor 26590-B
1939 The Mellow Blues Victor 26591-A
1939 Yancy Stomp Victor 26589-B
1940 Bear Trap Blues Vocalion 05490
1940 Crying in My Sleep Bluebird B-8630
1940 Death Letter Blues Bluebird B-8630
1940 I Love to Hear My Baby Call My Name Gannet 5138
1940 Old Quaker Blues Vocalion 05490
1940 35th and Dearborn Victor 27238-B
1940 Yancey's Bugle Call Victor 27238-A
1943 Boodlin' Session 10-001
1943 Jimmy's Rocks Session 10-001
1943 Yancey's Mixture Session, nepublikigita

Elekto de albumoj[redakti | redakti fonton]

  • 1974, The Immortal Jimmy Yancey 1898–1951, Oldie Blues, OL 2802
  • 1980, The Immortal Jimmy Yancey 1898–1951, vol. 2, Oldie Blues, OL 2813

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Militista slipokarto el 1919 sen la subskribo de Yancey indikas lian naskojaron kiel 1900, sed pasporta formularo farita en Londono la 28an de Marto 1913 por perdita pasporto havas naskojaron 1895 kaj portas la subskribon de Yancey. Lia profesio en tiu dokumento estas "artisto de music hall" kaj la celo de la pasporto estas "veturi al Rusio por plenumi engaĝojn." Vidu U.S. Passport Applications, 1795-1925 ĉe ancestry.com.
  2. Eagle, Bob; LeBlanc, Eric S. (2013). Blues – A Regional Experience. Santa Barbara: Praeger Publishers. p. 63. ISBN 978-0313344237.
  3. Kelsey, Chris.
  4. Du Noyer, Paul (2003). The Illustrated Encyclopedia of Music. Fulham, London: Flame Tree Publishing. p. 165. ISBN 1-904041-96-5.
  5. Thedeadrockstarsclub.com – alirita la 4an de Julio 2018.
  6. Russell, Tony (1997). The Blues: From Robert Johnson to Robert Cray. Dubai: Carlton Books. pp. 193–194. ISBN 1-85868-255-X.
  7. Olderen, Martin van (1974). Liner notes for The Immortal Jimmy Yancey 1898–1951. Oldie Blues, OL 2802.
  8. Russell, Tony (1997)
  9. Kelsey, Chris. "Biography". Allmusic.com. Alirita la 4an de Julio 2018.