István Nagy B.

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Nagy B.
Persona informo
Naskonomo Nagy István
Naskiĝo 8-an de majo 1933 (1933-05-08)
en Szilvásvárad
Morto 22-an de aŭgusto 2006 (2006-08-22) (73-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Arta Universitato Moholy-NagyHungara Belarta Universitato
Okupo
Okupo pentristo • lektoro
TTT
Retejo http://www.nagybistvan.hu/
vdr

István Nagy B. [iŝtvAn nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nagy B. István estis hungara pentristo, altlerneja instruisto.

István Nagy B. [1] Arkivigite je 2018-07-05 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 8-an de majo 1933 en Szilvásvárad, li mortis la 22-an de aŭgusto 2006 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Nagy B. studis gobelinojn en Industriarta Altlernejo inter 1951-1956, poste li akiris diplomon en Belarta Altlernejo en 1959. Liaj plej gravaj instruistoj estis Noémi Ferenczy, Aurél Bernáth kaj István Szőnyi. Ekde 1961 li ekspoziciis. Li studvojaĝis al Usono, Kanada (1972); Suomio (1976); Kuba (1980); Romo kun stipendio (1983-1984); Okcidenta Germanio (1985), Oslo, Aŭstrio (1989). Inter 1988 kaj 1998 li estis katedrestro en Pedagogia Altlernejo de Eger, poste ĝis 2003 li instruis samloke. En 1995 li estis ankaŭ gastoprofesoro en Universitato de Minesoto. Li ricevis premiojn inter 1983-2006.

Li edziĝis en 1959, la edzino naskis filinon en 1963, filon post 2 jaroj.

El solaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

El kolektivaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • debuto en 1961
  • Parizo (1978)
  • Szeged (1985, 1987)
  • Budapeŝto (1987, 1991)

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Alsóörs (1962)
  • Zsámbéki tél (1971)
  • Petőfi Sándor igazi arca (1983)
  • Lukács Apostol (2006)

Fontoj[redakti | redakti fonton]