Elmore James

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elmore James
Persona informo
Naskiĝo 27-an de januaro 1918 (1918-01-27)
en Richland
Morto 24-an de majo 1963 (1963-05-24) (45-jaraĝa)
en Ĉikago
Mortokialo korinfarkto
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo gitaristokantistokantaŭtoro
vdr

Elmore JAMES (27a de Januaro, 1918 – 24a de Majo, 1963) estis usona gitaristo, kantisto, kantoverkisto kaj bandestro de bluso.[1] Li estis konata kiel "King of the Slide Guitar" (reĝo de la glitogitaro) kaj famiĝis pro sia uzado de laŭta amplifikado kaj de sia emociplena voĉo.

James estis tre influita de Robert Johnson, Kokomo Arnold kaj Tampa Red. Li registris kelkajn el la kantoj de Tampa Red. Li ankaŭ heredis el la bando de Tampa Red du muzikistojn kiuj aliĝis al lia propra bando, titole Broomdusters, nome "Little" Johnny Jones (piano) kaj Odie Payne (drumoj). Estas polemiko ĉu estis Johnson aŭ James kiu verkis la reprezentan kanton de James nome "Dust My Broom".[2]

Dum la Dua Mondmilito, James aliĝis al la Usona Mararmeo, kaj partoprenis en la Batalo de Guamo (1944). Poste li revenis al sia areo de centra Misisipio kaj setlis en la urbo Canton kun sia adoptita frato Robert Holston. Laborante ĉe la elektra vendejo de Holston, li ekfaris sian unikan elektran sonon, uzante aĵojn de la vendejo.[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Strong, Martin C. (2000). The Great Rock Discography (5th ed.). Edinburgh: Mojo Books. pp. 493–494. ISBN 978-1-84195-017-4.
  2. Franz, Steve (2003). The Amazing Secret History of Elmore James. BlueSource Publications.
  3. Franz, Steve (2003)