Saltu al enhavo

János Marschalkó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Marschalkó
Persona informo
Naskiĝo la  6-an de aŭgusto 1818(nun 1818-08-06)
en Hungario Lőcse (Hungara reĝlando)
Morto 10-an de septembro 1877 (1877-09-10)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét, Hv20-1-12 Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Infano János Pál Marschalkó Redakti la valoron en Wikidata
Parencoj Béla Marschalkó (en) Traduki (nepo) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo skulptisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

János Marschalkó [jAnos marŝalkO], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Marschalkó János Sámuel estis hungara skulptisto.

János Marschalkó [1] naskiĝis la 6-an de aŭgusto 1818 en Lőcse (Hungara reĝlando, nuntempa Levoča en Slovakio), li mortis la 12-an de septembro 1877 en Budapeŝto.

Plej konata verko de János Marschalkó: Leono ĉe piedo de Széchenyi-Ĉenponto

Biografio

[redakti | redakti fonton]
Agonianta leono

János Marschalkó studis en Akademio de Belartoj de Vieno inter 1840-1844. Post siaj studoj li studvojaĝis al Italio, Francio kaj germanaj landoj. Hejmenveninta li eklaboris en Pest (urbo) ekde 1847 kaj li iĝis unu el la plej konataj akulptistoj. Lia ĉefverko estas ornamskulptaĵoj pri leono situanta po unu ambaŭflanke ĉe piedo de Széchenyi-Ĉenponto en Buda (vidu la anekdoton pli malsupre!). Li havis edzinon, kiu naskis filon.

Leona anekdoto

[redakti | redakti fonton]
Citaĵo
  Laŭ la legendo ŝuisto pri metilernanto malkovris dum la inaŭguro de la ponto, ke la leonoj ne havas langojn. La kompatinda Marschalkó pro la honto ĵetis sin al la Danubo, tiel li estis la unua sinmortinto de la ponto. (Estas fakto, ke la artisto vivis plu longe.) La legendo disvastiĝis, eĉ nun la historio estas traktata al turistoj. La historio estis ĉiutaga mokado al la skulptisto. Li longe tolerlis ĝin, fine li vetis grandan sumon, ke en tiu pozo lango de la leono ne estas videbla. Li iris kun la vetanto al cirko, kie kuŝis leonoj. Marschalkó venkis la veton, tamen la legenda ne forgesiĝis, eĉ hodiaŭ vivas. La monon li donacis al bonfaroj.  

Elektitaj skulptaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Elektitaj disĉiploj

[redakti | redakti fonton]