El Vikipedio, la libera enciklopedio
Samir Nasri estas franca futbalisto. Li naskiĝis la 26-an de junio 1987(nun 1987-06-26) en Septèmes-les-Vallons, komunumo de la departemento Bouches-du-Rhône pli-malpli sep kilometrojn norde de la mediteranea marbordo kaj antaŭurbo de Marsejlo, do nun estas 36-jara.
De 2007 ĝis 2013 li estis membro de la franca nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li interalie kunkonkuris pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008 kaj pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012. En tiuj ĉampionadoj li rekoneblis per la ĉemiza numero "11".