Edmund Jaraczewski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Edmund Jaraczewski
Persona informo
Naskiĝo 6-an de aŭgusto 1900 (1900-08-06)
Morto 1-an de januaro 1991 (1991-01-01) (90-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo esperantisto • bankisto
vdr

Edmund Jaraczewski (naskiĝis la 6-an de aŭgusto 1900 en Strzemieszyce (nun kvartalo de Dąbrowa Górnicza), mortis en 1991 en Varsovio) - pola esperantisto, socia aktivulo.

Li ekintersiĝis pri esperanto kaj ekkonis ĝin en 1923 helpe de Władysław Pozner, antaŭa lernanto de Ludoviko Zamenhof. Tiutempe li studis en Varsovio, kie engaĝiĝis en kreo de Akademia Societo de Esperantistoj, kiu rapide arigis ĉ. 100 varsoviajn studentojn. Agadon en la Esperanto-movado daŭrigis post studoj: li estis membro de Pola Esperanto-Societo en Varsovio, fondis kvartalan filion de Pola Esperanto-Asocio en Praga kaj rondon ĉe Pola Ŝpar-Kaso, kie laboris. Ankaŭ estis plurjara bibliotekisto de la Ĉefa Estraro de PEA, delegito de Universala Esperanto-Asocio kaj membro de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista. En 1962 estis kunfondinto de Seniora Rondo de PEA en Varsovio, en 1985 distingita per insigno "Merita Esperantisto".

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Jozefo Golec, Słownik biograficzny esperantystów polskich (Biografia vortaro de polaj esperantistoj), Cieszyn 2010, p. 77 (kun foto)