Jozefo Golec

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Józef Golec
Persona informo
NomoJózef Golec
Dato de naskiĝo30-a de marto 1935
NaskiĝlokoCieszyn
Dato de morto27-a de aŭgusto 2017
MortolokoSopot
Aĝo je morto82
Okupoj kaj profesioj
Okupojesperantisto, ŝakisto kaj instruisto [#]
Geografio
ŜtatoPollando
Lingvoj
Parolata lingvoEsperanto, pola lingvo [+]
Ceteraj informoj
HonorigoOfficer of the Order of Polonia Restituta, honorcivitano [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Józef (Jozefo) Golec (naskiĝis la 30-an de marto 1935 en Cieszyn / Teŝino Pollando, mortis la 27-an de aŭgusto 2017 en Sopot, Pollando) ([1]), la filo de Józef kaj Zofia (Sofia) el la familio Wanat) loĝanto de la urbo Sopot (Sopoto), pedagogo, socia aganto, esperantisto, populariganto de Esperanto, organizanto de turismo, instruisto pri plastiko (formarto), organizanto de multaj plastikaj konkursoj de lerneja junularo, kreinto de ekslibrisoj ĉefe por esperantistoj pri la temo: Esperanto kaj judaĵoj; populariganto de sia naskiĝregiono, Teŝinio.

Lernado, faklaboro kaj studado[redakti | redakti fonton]

En Cieszyn li finis la Lernejon de Ekzercoj kaj Pedagogian Liceon. Post abiturientiĝo li mallonge laboris kiel instruisto en Wojkowice Komorne proksime de Będzin en Silezio. Poste li estis rekrutigita al Mararmeo. Interalie li navigis sur la Hidrografia Ŝipo „Bałtyk” al Spicbergo kadre de la Internacia Geofizika Jaro.

En la jaro 1957 li ekloĝis en Sopot. En la Gdanska Universitato li finstudis pedagogikon kaj kelkajn ferikursojn pri desegnado por instruistoj, kiujn lekciis profesoro Władysław Lama, pentristo, eksperto pri la infanarto kaj aŭtoro de kelkaj libroj pri tiu temo. Józef Golec laboris en la bazlernejo n-ro 3 en Sopot (1957-1961), poste en la lernejo n-ro 2 ankaŭ en Sopot (1961-1965), kaj sekve en la bazlernejo n-ro 8 je la nomo de Jan Matejko en Sopot, kaj en la jaroj 1965-1982 li estis direktoro de tiu lernejo. Tiun lernejon, kiel la duan bazlernejon en la lando, li enkondukis en internacian grupon de Lernejoj Asociitaj al Unesko (1973). En la periodo, kiam li estis direktoro de la lernejo n-ro 8, la lernejo estis konata pro larĝa agado sur kampo de turismo, skoltado, Esperanto, ŝakludo kaj plastiko.

Li disvastigadis kvalifikan turismon, precipe piediran, li persone gvidis dekkelkajn landajn kaj eksterlandajn tendarojn. Interalie por siaj lernantoj li organizis piediran trejnadon el Rumanio al Pollando, kies distanco estis 400 km. En Ĉeĥaj Beskidoj la grupo de 25 lernantoj sub lia gvido starigis lernejrekordon pri unutaga piedirado sur la distanco 25 km el Ostrzewica al Bystrzyca. Preskaŭ dum sep jaroj li estis rovero en sia lernejo (1973-1979) kaj lia agado sur tiu kampo estas senigita de politika karaktero, sed klare montris skoltisman karakteron.

Li estas esperantisto. Li estis iniciatinto kaj organizanto de la unua en Pollando Esperanta Muzeo en Sopot, kiu funkciis en la jaroj 1972-1977. La lingvo Esperanto estis instruata en la lernejo n-ro 8 senpaŭze de 1967 ĝis 1982. En tiu lernejo funkciis la ununura en Pollando Infana Esperanta Teatreto.

Li estas ŝakludanto. La bazlernejo n-ro 8 estis la unua lernejo en Pollando, en kiu oni enkondukis ŝakojn kiel lernofakon (1977). Jozefo Golec estis iniciatinto, organizanto kaj mastro de dekkelkaj ŝakturniroj por lernejanoj ne nur kadre de unu vojevodio. La bazlernejo n-ro 8 dufoje estis organizanto de Pola Ŝakturniro (la 3-a en 1977 kaj Ia 4-a en 1979) kaj ankaŭ internaciaj turniroj. Józef Golec danke al memlernado estiĝis fakulo pri infanarto. Pro rekomendo de prof. Irena Wojnar en la jaro 1981 li fariĝis ano de Internacia Asocio de Instruado pere de Arto. La plastikaj laboraĵoj de liaj infanoj estis prezentataj en 29 landoj de la mondo. Liaj lernejanoj akiris pli ol 270 medalojn kaj pli ol 300 internaciajn premiojn en konkursoj pri infana arto. Li gvidis dum kelkaj jaroj plastikajn kursojn ankaŭ por eksterlandaj infanoj (Ĉeĥio, Germanio, Rusio, Danio, Israelo), el kiuj kelkdeko akiris medalojn. Li edukis ankaŭ premiitojn de internaciaj konkursoj el sia familia regiono, Śląsk Cieszyński / Teŝinia Silezio / Teŝinio (Cieszyn / Teŝino, Cisowinica, Skoczów, Ustroń, Istebna). Elstarajn laboraĵojn de siaj lernejanoj li signas per speciala sigelringo EX OFFICINA JOSEPHI GOLEC (el ateliero de Jozefo Golec). Li partoprenis internaciajn kongresojn kaj simpoziojn, dediĉitaj al arto de infanoj.

Komence de la 1980-aj jaroj li estis aktiva aganto de „Solidarność” (Solidareco). En 1981 li organizis du ekspoziciojn de siaj lernantoj pri la temo „Nuntempa Pollando en la okuloj de ĝiaj infanoj” dum la Unua Landa Kunveno de Solidarność kaj en Varsovio dum la Kongreso de Pola Kulturo. Post kiam estis establita milita stato li estis demisiita el la posteno de lernejdirektoro kaj pli poste dum tri jaroj li ne laboris kiel instruisto. En la periodo 1985-1986 dum 11 monatoj li estis en Parizo kaj en Germanio, kie li prezentis laboraĵojn de siaj lernantoj „Malgrandaj atestantoj de grandaj okazaĵoj”, interalie en Galerio Pierre Cardin en Parizo sub patronado de tiama urbestro de Parizo Jacques Chirac, kaj Katolika Akademio en Treviro. En Majenco estis eldonita luksa katalogo al tiu ekspozicio.

Post la reveno al Pollando en 1986 dum tri sekvaj jaroj li laboris kiel la instruisto pri plastiko en la lernejo n-ro 53 en Gdańsk-Nowy Port (Gdansko-Nova Haveno), plimultigante en tiu lernejo dum tiom mallonga periodo 63 premiitojn en internaciaj konkursoj de la arto de inafano. En 1989 li emeritiĝis.

En 1980 Ministro pri Klerigado nomumis lin por tri jaroj kiel anon de Redakcia Kolegio de la monatgazeto ”Nowa Szkoła” (Nova Lernejo). Jozefo Golec estas aŭtoro de unutaga publikaĵo „Tag-gazeto de la Sopota Lernejo n-ro ok” (1981).

Artikoloj kaj gazetaraj notoj (estas ili pli ol 1000), priskribantaj profesian kaj eksterprofesian agadon de Józef Golec, substrekas miregajn efikojn de lia arta-pedagogia laboro, nomante lin „kuranta pedagogo”, „ĉasisto de talentoj”, „eksporta instruisto”. Restinte fidela al la principo „ne damaĝi infanon”, li scipovis tiel instrui siajn lernantojn, ke de sub ilia peniko ekaperis artaĵoj, vekintaj fascinon kaj aprobon de renomaj artkreintoj. Li scipovis liberigi tian infanan esprimplenecon, kian ne ĉiam povas scipovi ekposedi plenkreskaj kreintoj kaj ĉio ĉi pro apliko de alia lia moto „desegnaĵo de infano devus esti je mezuro de lia psiko, ne je la mezuro de lia instruisto”.

Li okupiĝas senpaŭze ĝis hodiaŭ pri infana plastiko, kio estas lia vivpasio.

Ekslibrisoj[redakti | redakti fonton]

Sian propran plastikan agadon Józef Golec limigis nur por ekslibrisoj, li estas aŭtoro de pli ol 350 propraĵaj signoj de libroj.

Ekslibrisojn li faras ĉefe por esperantistoj kaj teme ligitaj al Esperanto, sed ankaŭ kreas judaĵojn kaj aĵojn ligitajn kun Cieszyn-tero / Teŝinio.

Kelkfoje li prezentis siajn ekslibrisojn kiel publikajn ekspoziciojn. Akompanis ilin katalogoj. Iuj el ili:

  • Judaĵoj en ekslibrisoj de Józef Golec, Sopot 1999
  • Judaĵoj en ekslibrisoj , Sopot 2001
  • Ekslibrisoj por Cisownica, Sopot 2004 (du eldonoj)
  • Ekslibrisoj Esperantaj de Józef Golec, Łódź (Lodzo) 2008 ISBN 978-83-88638-41-1 Ekspozicio en Widzewska Galeria Ekslibrisu (Galerio de Ekslibriso en kvartalo „Widzew” en Lodzo) en Łódź 2008.
  • „Aĵoj ligitaj kun Cieszyn-tero”/ „Cieszynalia” Ekslibrisoj de Józef Golec. 76a Ekspozicio en Widzewska Galeria Ekslibrisu en Łódź. Malfermo de la ekspozicio la 18-an de oktobro 2011. Katalogon (ISBN 978-83-88638-61-9) preparis Mirosław Zbigniew Wojalski. La ekspozicio fermas festadon de la 20-jara ekzisto de la Galerio, sub la patronado de Hanna Zdanowska, la Urbestro de Lodzo. Estis prezentitaj 99 ekslibrisoj, interalie tiu de Jerzy Buzek, kaj kopioj de ekslibrisoj, kiu origine estas puntoj el Koniaków („koronki koniakowskie” ).

Eksterprofesia agado[redakti | redakti fonton]

En la jaroj 1973-1977 Józef Golec estis Vicprezidanto en Ĉefa Estraro de Pola Esperanto-Asocio, kaj en 1977-1980 li estis ano de Asembleo de la Estraro de PEA.

En 1996 li fondis Gdanskan Frataron de Cieszyn-anoj, por kiu li prilaboras kaj eldonas bultenon „Cieszyn-ano” / Teŝino-ano.

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

El pli gravaj eldonoj de lia aŭtoreco oni valoras noti:

  • Sopota biografia albumo, Cieszyn 2008, ISBN 978-83-60431-07-8 536 paĝoj
  • Gdanska Esperanto-movado 1907-2007 Sopot 2008 227 paĝoj
  • Biografia vortaro de Cieszyn-tero / Teŝinio – trivoluma (1a - 1993, 2a - 1995, 3a - 2007)

Li publikigis ankaŭ malpli ampleksajn verkojn:

  • Dialekta vortaro de Cieszyn-regiono / Teŝinio (tri eldonoj)
  • Leksikono de polaj judoj
  • Patronoj de stratoj en Gdansko

kaj publikaĵoj je biografia-bibliografia karaktero, pri filatela temaro. Li estas aŭtoro de pli ol 1000 krucenigmoj kaj aliaj „kaprompaĵoj” (enigmoj, logogrifoj, anagramoj, rebusoj), publikigitaj en la gazetaro pola kaj dana.

  • En 2010 aperis publikaĵo de Mieczysław Gulda Józef Golec. Homo – instruisto – kreinto. La Sopota Cieszyn-ano / Teŝino-ano ISBN -2978-83-916205-6

Honoraj mencioj kaj distingoj[redakti | redakti fonton]

Dum la plebiscito fare de la redakcio de ĵurnalo „Wieczór Wybrzeża” li estis elektita kiel la homo de Gdansko de la jaro 1966. Li estas dufoje laŭreato de la unuagrada premio de Ministro pri Edukado, kaj unufoje la duagrada. En 1994 li estis premiita per jara premio „Sopota Muzo” fare de la Urbestro de Sopot.

En 1990 li estis elektita kiel ano de konsilantaro de la urbo Sopot dum du elektoperiodoj. Li estis estro de Komisiono pri Kulturo ĉe la Urba Konsilantaro de Sopot.

Honorigita per titolo "Honora Civitano de urbo Teŝino", la ceremonio okazis la 3an de majo 2012, t.e. la 4a titolo atribuita post la Dua Mondmilito.

Por honorigi Józef Golec pro lia Esperanta agado la Estraro de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-PL) elpaŝis aŭtune 2011 al la Estraroj de la Urboj Sopot kaj Cieszyn / Teŝino kun iniciato, por ke Prezidento de Pollando distingu lin per grava ŝtata ordeno. La 14-an de januaro 2012 Prezidento de Pollando Bronisław Komorowski subskribis dekreton pri la atribuo de la Oficira Kruco de la Ordeno de Renaskiĝo de Pollando al Jozefo Golec, elstara esperantisto, aŭtoro de multaj publikaĵoj interalie pri la internacia lingvo. La 11an de majo 2012 en la bazlernejo n-ro 8 je la nomo de Jan Matejko en Sopot en kiu en la jaroj 1965-1982 li estis direktoro okazis la solena ceremonio de enmanigo de la Prezidenta Ordeno fare de Vojevodo de Pomerio Ryszard Stachurski[2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]