Lucio Kornelio Cinna

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lucio Kornelio Cinna (aŭ en latino, Lucius Cornelius Cinna;[1] Romo, ĉ. 130 a.K. - Ankono, 84 a.K.) estis elstara romia politikisto de la 1-a jarcento a.K. Kvankam li estis de altranga familio, li apartenis al la partio de la popolanoj, nome aliancano de Kajo Mario kaj malamiko de Lucio Kornelio Sulao. Pretoro dum la epoko de la Interaliancana milito romia, post la marŝo de Sulao al Romo okazigis sangelverŝan puĉon kun Mario, kaj post ties morto li iĝis la estro de la popolanoj. Li estis konsulo kvar sinsekvajn fojojn, el 87 al 84 a.K., en tio kion la klasikaj fontoj konsideris tiranio. Li mortis konsekvenco de militista ribelo kiam li preparis ekspedicion por batali kontraŭ Sulao.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Epigrafie, L·CORNELIVS·L·F·L·N·CINNA.