Auguste Clésinger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Auguste Clésinger
Persona informo
Naskiĝo 22-an de oktobro 1814 (1814-10-22)
en Besançon
Morto 5-an de januaro 1883 (1883-01-05) (68-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Tombejo Père-Lachaise
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Amkunulo Berthe de Courrière
Okupo
Okupo pentristo • skulptisto
Verkoj Femme piquée par un serpent by Auguste Clésinger
Leda and the swan
Tombo de Frederiko Ŝopen
vdr

Auguste CLÉSINGER (Jean-Baptiste Auguste Clésinger; 22a de Oktobro 1814 – 5a de Januaro 1883) estis franca skulptisto kaj pentristo de la 19-a jarcento.

Lia patro estis skulptisto kaj instruis al li skulptarton.

Virino mordita de serpento, 1847, marmoro, Musée d'Orsay.

En 1847 li skandalis per sia verko Virino mordita de serpento, produktita el rektaj muldiloj de sia modelo Apollonie Sabatier (la pozsinteno estis partikulare taŭga por tia metodo), ĉefe pro ties erota aspekto. Appolonie Sabatier estis salonulino kaj amantino de Charles Baudelaire kaj de aliaj tiamaj artistoj.

Spite tion, li faris ankaŭ serion de religiaj skulptaĵoj.