Maciej Pikulski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maciej Pikulski
Persona informo
Naskiĝo 22-an de januaro 1969 (1969-01-22) (55-jaraĝa)
en Krakovo
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Konservatorio de Parizo
Okupo
Okupo pianisto
TTT
Retejo https://www.maciej-pikulski.org/
vdr

Maciej PIKULSKI estas pola pianisto de klasika muziko (Krakovo, 22an de januaro 1969). Li studis en Francio kaj iĝis internacia soloisto de romantisma repertorio kaj fama akompanisto; li instruis en Hispanio kaj organizas muzikfestivalojn en Francio.

Li jam koncertis en 5 kontinentoj, en trideko de landoj.[1]

La Société Chopin en Parizo organizas ĉiujare, ekde 1983, Festivalon Chopin ĉe la Oranĝerio de la parko de Bagatelle de la mezo de junio al la mezo de julio. En 2004, ĝi organizis la rekonstituon de la lasta koncerto de Chopin en Parizo. La pianisto Maciej Pikulski estis elektita por ludi la ĉefan rolon.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pikulski [1] ĉe la retejo de la akademioj de Nancy, alirita la 25an de Aŭgusto 2018.
  2. Koncerto rekonstituanta la lastan publikan koncerton de Frédéric Chopin en Parizo. Arkivita el la originalo je 2008-06-14. Alirita 2018-08-25.