Maciej Pikulski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Maciej Pikulski
Pikulski-Gp.jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 22-an de januaro 1969 (1969-01-22) (50-jara)
en Krakovo
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Conservatoire national supérieur de musique et de danse de Paris
Profesio pianisto
Oficiala retejo http://www.maciej-pikulski.org
v  d  r
Information icon.svg

Maciej PIKULSKI estas pola pianisto de klasika muziko (Krakovo, 22an de januaro 1969). Li studis en Francio kaj iĝis internacia soloisto de romantisma repertorio kaj fama akompanisto; li instruis en Hispanio kaj organizas muzikfestivalojn en Francio.

Li jam koncertis en 5 kontinentoj, en trideko de landoj.[1]

La Société Chopin en Parizo organizas ĉiujare, ekde 1983, Festivalon Chopin ĉe la Oranĝerio de la parko de Bagatelle de la mezo de junio al la mezo de julio. En 2004, ĝi organizis la rekonstituon de la lasta koncerto de Chopin en Parizo. La pianisto Maciej Pikulski estis elektita por ludi la ĉefan rolon.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pikulski [1] ĉe la retejo de la akademioj de Nancy, alirita la 25an de Aŭgusto 2018.
  2. Koncerto rekonstituanta la lastan publikan koncerton de Frédéric Chopin en Parizo