Nándor Szilvásy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nándor Szilvásy
Persona informo
Naskonomo Szilvásy Nándor
Naskiĝo 13-an de novembro 1927 (1927-11-13)
en Makó
Morto 7-an de julio 2011 (2011-07-07) (83-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Arta Universitato Moholy-NagyHungara Belarta Universitato
Okupo
Okupo pentristo • grafikisto
vdr

Nándor Szilvásy [silvAŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szilvásy Nándor estis hungara pentristo, grafikisto, ilustristo, afiŝisto.

Nándor Szilvásy [1] naskiĝis la 13-an de novembro 1927 en Makó, li mortis la 7-an de julio 2011 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Nándor Szilvásy frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomojn en Industriarta Altlernejo (1949) kaj Reĝa Modela Desegna Lernejo (1952). Liaj plej gravaj instruistoj estis Károly Koffán, Gyula Hincz, Jenő Barcsay, Sándor Ék kaj Pál Miháltz. Post siaj studoj li ilustris fabellibrojn ĝis 1956, poste li kreis diverspecajn grafikaĵojn, desegnaĵojn, pentraĵojn, ekde 1959 li estis ankaŭ afiŝisto. Ekde 1990 li vivis en Révfülöp, kie plej ofte li pentradis. Inter 2000 kaj 2006 li estis arta redaktoro de revuo. Li ricevis premiojn inter 1960-1979. Li havis edzinon, kiu naskis gefilojn en 1966 kaj 1969.

El solaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • Makó (1965, 1973, 1989, 1998, 2008)
  • Budapeŝto (1974, 1978, 2004, 2007)
  • Miskolc (1979)
  • Révfülöp (1994, 2008)
  • Keszthely (1998, 2003, 2007)

El kolektivaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Atlantisz
  • Kánikula
  • Kék madárszoba
  • Téli Balaton
  • Vásári céllövölde
  • Verekedő kakasok

Elektitaj afiŝoj[redakti | redakti fonton]

  • Szomjúság (1960)
  • 6. magyar plakátkiállítás (1972)
  • Három fivér (1984)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-09-02. Alirita 2018-09-02.