Louis Delluc

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Louis Delluc
Persona informo
Naskiĝo 14-an de oktobro 1890 (1890-10-14)
en Cadouin
Morto 22-an de marto 1924 (1924-03-22) (33-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Pariza tombejo de Bagneux
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Lycée Charlemagne
Familio
Edz(in)o Ève Francis
Okupo
Okupo scenaristofilmreĝisoro • filmkritikisto • verkistoartokritikisto • aesthetician
Verkoj La Femme de nulle part
vdr

Louis DELLUC (france: [dɛlyk]; 14a de Oktobro 1890 – 22a de Marto 1924) estis impresionista franca kinreĝisoro, scenaristo kaj kinkritikisto.

En 1917, Delluc ekkarieris en kinkritiko. Li poste eldonis Le Journal du Ciné-club kaj Cinéa, establis kinsocietojn, kaj reĝisoris sep filmojn. Li estis unu el la plej fruaj impresionistaj kinfaristoj, kun Abel Gance, Germaine Dulac, Marcel L'Herbier, kaj Jean Epstein. Liaj filmoj elstaris pro sia fokuso al ĉiutagaj aferoj kaj naturaj lokoj pli ol al aventuroj kaj komikaĵoj. Multaj el liaj fruaj verkoj prifilmaj por francaj gazetoj estis kolektitaj en la libro Cinema et cie (1919). Li verkis ankaŭ unu ela la unuaj libroj pri Charlie Chaplin (1921).

Filmaro[redakti | redakti fonton]

  • 1920 : Fumée noire
  • 1920 : Le Silence
  • 1920 : Le Chemin d'Ernoa
  • 1921 : Fièvre
  • 1921 : Le Tonnerre
  • 1922 : La Femme de nulle part
  • 1924 : L'Inondation