Géza László Udvary
Géza László Udvary | |
---|---|
memportreto de Géza László Udvary | |
Persona informo | |
Naskiĝo | la 20-an de septembro 1872 en Perbenyik (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Morto | 4-an de februaro 1932 en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Infano | Pál Udvary |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Géza László Udvary [lAslO udvari], laŭ hungarlingve kutima nomordo Udvary Géza László estis hungara pentristo, altlerneja instruisto, membro de Societo Benczúr. Lia nobela antaŭnomo estis óhidi.
Géza László Udvary [1] naskiĝis la 20-an de septembro 1872 en Perbenyik (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Pribeník en Slovakio), li mortis la 4-an de februaro 1932 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Géza László Udvary frekventis mezlernejojn en Kassa kaj Debrecen, poste li lernis pentradon en privata lernejo de Bertalan Karlovszky, Reĝa Modela Desegna Lernejo, Akademio de Belartoj de Vieno, artaj akademioj en Munkeno kaj Parizo. Li studvojaĝis al Romo, Florenco kaj Venecio. Hejmenveninta li studis freskoteknikon 7 jarojn en majstrolernejo de Károly Lotz. En 1901 li estis nomumita subinstruisto en Industriarta Lernejo, post du jaroj li atingis la rangon ordinara instruisto. Li instruis ĝis 1931. Lia pentraĵo ricevis premion en 1917. Lia filo estis ankaŭ pentristo.
Ekspozicioj[redakti | redakti fonton]
- Budapeŝto (1917, 1918)
- Arthalo Budapeŝto (1932)
Elektitaj egaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]
- freskoj Hunyadi Nándorfehérvár falai előtt kaj Mátyás király bevonulása Budavárába en Parlamentejo (Budapeŝto)
- sekpentraĵoj en urbodomo en Oradea (1904, restaŭrita en 2004) [1]
Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]
-
Amindumado
-
Koloraj makuloj (1914)
-
Poŝtisto (1918)
-
Post la banado
-
La sklavkomercisto
Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]
Fontoj[redakti | redakti fonton]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-09-14. Alirita 2018-09-14.