Bertalan Karlovszky
Bertalan Karlovszky | |
---|---|
![]() Memportreto de Bertalan Karlovszky (1924) | |
Persona informo | |
Naskonomo | Karlovszky Bertalan |
Naskiĝo | la 24-an de oktobro 1858 en ![]() |
Morto | la 11-an de aprilo 1938 en ![]() |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Frat(in)o | Geyza Karlovszky |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Spite la informkeston li neniam estis ukrainiano!
Bertalan Karlovszky [karlovski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Karlovszky Bertalan estis hungara pentristo, altlerneja instruisto. Lia frato estis Geyza Karlovszky.
Bertalan Karlovszky [1] naskiĝis la 24-an de oktobro 1858 en Munkács (Hungara reĝlando, nuntempa Mukaĉeve en Ukrainio), li mortis la 11-an de aprilo 1938 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]
Bertalan Karlovszky frekventis kadetan lernejon en Pest (urbo), sed tiam jam li estis talenta desegnisto. Komence li lernis pentradon en Desegna Lernejo, poste en akademio de Munkeno, kie lia plej grava instruisto estis Gyula Benczúr. Post siaj studoj Mihály Munkácsy invitis lin al Parizo. Li lernis de la plej granda hungara pentristo jaron, liaj pentraĵoj estis facile vendeblaj, tamen Karlovszky trovis eblecon vendi en Usono por pli kara prezo. En 1894 li hejmenvenis, komence li ilustradis, poste li pentradis portretojn. Intertempe li fondis privatan pentristan lernejon, sed ekde 1928 li instruis en la Belarta Altlernejo. Li ricevis 4 premiojn inter 1908-1935. Li havis edzinon, kiu naskis gefilojn.
El grupaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]
- Arthalo Budapeŝto (1921)
Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]
- A duzzogás (en Parizo)
- Rózsavölgyi Gyula
- Női akt a műteremben
- Kléh István (1920)
- G. H. Becker porosz kultuszminiszter (1932)
- Ódry Árpád a Hamlet szerepében
- Önarckép (Memportreto, 1924, vidu la supran bildon)
- Karosszékben ülő nő
Liaj elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]
- Andor Basch
- Árpád Basch
- Zoltán Bényei
- József Breznay
- Tibor Csorba
- József Ferenczy
- Béla Joó
- Ödön Kaposy K.
- Gyula Kosztolányi-Kann
- Izsák Perlmutter
- Géza László Udvary
- László Vinkler
Fontoj[redakti | redakti fonton]
Figuro de periodo de Ludoviko la 13-a (Francio)