Lajos Bezerédi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lajos Bezerédi
Persona informo
Naskiĝo la  21-an de novembro 1898(nun 1898-11-21)
en Hungario Nova (Hungario)
Morto 20-an de aprilo 1979 (1979-04-20)
en Čakovec
Tombo Čakovec Cemetery
Ŝtataneco HungarioSocialisma federacia respubliko Jugoslavio
Okupo
Okupo skulptisto • ceramikisto
vdr

Lajos Bezerédi [lajoŝ], kroate Lujo Bezeredi, laŭ hungarlingve kutima nomordo Bezerédi Lajos estis hungara-kroata skulptisto, ceramikisto. Lia familia nomo foje estis Bezerédy [bezerEdi].

Lajos Bezerédi [1] naskiĝis la 21-an de novembro 1898 (laŭ kelkaj fontoj la 22-an de oktobro 1898) en Nova (Hungara reĝlando), li mortis la 20-an de aprilo 1979 en Čakovec (Jugoslavio, Kroatio (laŭ aliaj fontoj en Beogrado)).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lajos Bezerédi devenis el varia hungara-kroata familio. Li frekventis katolikan gimnazion en Csáktornya, poste li studis en pedagogia altlernejo en Budapeŝto, sed en 1917 li soldatiĝis. Li batalis ankaŭ en Hungara Sovetrespubliko, poste li apogis Respublikon Baranya-Baja. Post la falo li rifuĝis al Osijek, kie li estis malliberigita dum mallonga tempo. Li migris al Plovdiv, kie li laboris en uzino pri brikoj, sed libertempe li komencis krei argilaĵojn. En 1922 li ekstudis en belarta akademio de Zagrebo, sed pro financaj problemoj li forlasis la lernadon kaj li kreis ceramikaĵojn por vendado. En 1927 li debutis en ekspozicio. Inter 1936 kaj 1941 li vivis en Beogrado, poste pro la germana okupado li rifuĝis al Budapeŝto, en 1942 al Csáktornya (tiam apartenaĵo de Hungario ĝis 1945), kie li instruis nelonge. Li ricevis 2 jugoslaviajn premiojn en 1968 kaj 1969. Li uzis por artaĵoj terakotojn, bronzojn, lignojn, betonojn, ferojn kaj aluminiojn.

Elektitaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • pluraj urboj en Kroatio (1927-1969)
  • Beogrado
  • Vieno

Elektitaj skulptaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]