John Lydgate

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Lydgate
Persona informo
John Lydgate
Naskiĝo 1-an de januaro 1370 (1370-01-01)
en Suffolk
Morto 1-an de januaro 1450 (1450-01-01) (80-jaraĝa)
en Bury St Edmunds
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj meza anglaangla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Profesio
Okupo poeto • verkistotradukisto vd
Laborkampo poezio vd
Verkado
Verkoj Thoroughfare of woe ❦
Troy Book ❦
The temple of glass ❦
Siege of Thebes ❦
Pageant of knowledge ❦
Hors, Goose and Shepe ❦
The life of saint Margaret ❦
De fallacia mundi ❦
Bycorne and Chychevache ❦
The pain and sorrow of evil marriage ❦
Complaint þat Christ maketh of his Passioun ❦
Sotel resoun of the crabbe ❦
Resoun of the rammeshorne ❦
Isopos fabules ❦
The life of saint Giles ❦
Memorial verses on the kings of England ❦
The life of Our Lady ❦
The daunce of Machabree ❦
Secrees of old philisoffres ❦
The lives of saint Edmund and Fremund ❦
The Fall of Princes ❦
The pilgrimage of the life of man ❦
The lyff off Guy of Warwyk ❦
The dietary ❦
The serpent of division vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

John Lydgate de Bury (ĉ. 1370 – ĉ. 1451)[1] estis monaĥo kaj poeto, naskiĝinta en Lidgate, ĉe Haverhill, Suffolk, Anglio.

La poezia produkto de Lydgate estas mirinda, amasa, per konservema kalkulo, je ĉirkaŭ 145,000 linioj. Li esploris kaj establis ĉiujn ĉefajn ĝenrojn de Chaucer, escepte tiujn kiuj estis klare maltaŭga kun sia profesio, kiel la fabliau. En la Troy Book (Troja Libro, 30,117 linioj), nome ampleksigita traduko de la Troja historio fare de la dektria-jarcenta latinlingva verkisto Guido delle Colonne, komisiita de la Princo Henriko (poste Henriko la 5-a), li transiris intence trans la Rakonto de la Kavaliro de Chaucer kaj de sia Troilo, por havigi tut-skalan epopeon.

La Siege of Thebes (Sieĝo de Tebo, 4716 linioj) estas pli mallonga ekskurso en la sama fako de kavalira epopeo. The Monk's Tale (La rakonto de la monaĥo), estas mallonga katalogo de la ŝanĝoj de la (mis)fortuno, kaj ioma anonco de tio kio venos en la amasa verko de Lydgate nome Fall of Princes (Falo de princino, 36,365 linioj), kiu estas ankaŭ derivita, kvankam ne rekte, el la verko de Boccaccio nome De Casibus Virorum Illustrium.[2]

The Man of Law's Tale (La rakonto de la juristo), kun sia retorika prilaborado de apostrofo, alvoko, kaj digresio en tio kio estas esence legendo de sanktulo, estas la modelo por la legendoj de Lydgate kiuj temas pri Sankta Edmundo (3693 linioj) kaj Sankta Albano (4734 linioj), ambaŭ lokaj monaĥejaj patronoj, same kiel por multaj pli mallongaj vivoj de sanktuloj, kvankam ne por la pli riĉa kaj pli aŭtente fidela Life of Our Lady (Vivo de Nia Sinjorino, 5932 linioj).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Platt, Colin (1996). King Death: The Black Death and its aftermath in late-medieval England. London: UCL Press Limited. ISBN 1-85728-313-9.
  2. Mortimer, Nigel, John Lydgate's 'Fall of Princes': Narrative Tragedy in its Literary and Political Contexts (Oxford: Clarendon Press, 2005).