John Struthers

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Struthers
Persona informo
Naskiĝo 21-an de februaro 1823 (1823-02-21)
en Dunfermline
Morto 24-an de februaro 1899 (1899-02-24) (76-jaraĝa)
en Edinburgo
Mortokialo gripo
Tombo Warriston Cemetery
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Alma mater Universitato de Edinburgo
Familio
Edz(in)o Christina Margaret Alexander
Infano Mary Masson
Okupo
Okupo cetologist • kirurgo • anatomo
vdr
Surgeons' Hall (1890), ricevinto de la Kolekto John Struthers.

Siro John STRUTHERS MD PRCSE FRSE (naskiĝis la 21-an de februaro 1823 en Dunfermline, mortis la 24-an de februaro 1899 en Edinburgo) estis la unua Regius Profesoro de Anatomio en la Universitato de Aberdeen. Li estis aktiva instruisto kaj administranto, kiu transformis la statuson de institucioj en kiuj li laboris. Li estis pasia pri anatomio, kaj entuziasme traserĉis kaj dissekcis la plej grandajn kaj fajnajn specimenojn, kiel balenoj, ĝenante siajn kolegojn per obseda postulo de mono kaj spaco por sia kolekto. Lia kolekto estis donacita al la Surgeon's Hall en Edinburgo kaj estas nune konata kiel Kolekto John Struthers.

Inter sciencistoj, li estas eble plej bone konata pro sia laborko pri la ligamento kiu portas lian nomon. Lia laboro pri la rara kaj vestiĝa Ligamento de Struthers altiris la atenton de Charles Darwin, kiu uzis ĝin en sia Descent of Man por helpi argumento, ke homoj kaj aliaj mamuloj kunhavas komunan praulon.

John Struthers (maldekstre, kun cilindra ĉapelo) ĉe la baleno Tay Whale, Dundee, 1884, fotita de George Washington Wilson.

Inter la publiko, Struthers famiĝis pro sia dissekco de la ĝiba baleno "Tay Whale", kiu aperis en la marpeco Firth of Tay, estis ĉasita kaj poste surbordita por esti ekspoziciita tra tuta Britio. Struthers profitis la oportunon por dissekci ĝin kaj kovri ties ostojn, kaj finfine li verkis monografion prie.

En la medicina profesio, li estis konata ĉar transformis la instruadon de anatomio, pro la artikoloj kaj libroj kiujn li verkis, same kiwel pro sia efika laboro en sia medicina lernejo, pro kio li konstante ricevis la plej altajn honorojn en medicino, kiel la membrecon en la Ĝenerala Medicina Konsilantaro, la membrecon en la Reĝa Societo de Edinburgo, la prezidentecon de la Reĝa Kolegio de Kirurgoj de Edinburgo, kaj finfine kavalirecon.

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Struthers aŭtoris ĉirkaŭ 70 manuskriptojn kaj librojn, kiel jenaj:

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • Struthers, John (1854). Anatomical and Physiological Observations. Edinburgh: Sutherland and Knox.
  • Struthers, John (1867). Historical Sketch of the Edinburgh Anatomical School. Edinburgh: Maclachlan and Stewart.
  • Struthers, John (1889). Memoir on the Anatomy of the Humpback Whale, Megaptera Longimana. Edinburgh: Maclachlan.

Artikoloj[redakti | redakti fonton]

  • Struthers, John (1854). "On some points in the abnormal anatomy of the arm". Br. Foreign Medico-Chir. Rev. 13: 523–533.
  • Struthers, John (1871). "Great Fin Whale". Journal of Anatomical Physiology. 6: 107–125.
  • Struthers, John (1881). "Greenland Right Whale". Journal of Anatomical Physiology. 15: 141–321.
  • Struthers, John (October 1893). "The New Five-Year Course of Study: Remarks on the position of Anatomy among the Earlier Studies, and on the relative value of Practical Work and of Lectures in Modern Medical Education". Edinburgh Medical Journal.
  • Struthers, John (1895). "Beluga". Journal of Anatomical Physiology. 30: 124–156.