Saltu al enhavo

De Beers

El Vikipedio, la libera enciklopedio
De Beers
negoco • entrepreno vd
Dum 1888 - nekonata/nuntempe
Jura formo privata firmao
Fondintoj Cecil Rhodes vd
Sidejo Londono
Lando Sud-Afriko
Dungitoj 20 000
Agokampo diamanto
Posedata de Anglo American vd
filiaj kompanioj De Beers (United Kingdom) • De Beers (Canada) • Bultfontein mine • Griqualand West Diamond Mining vd
Posedataj kompanioj Debswana • De Beers LV • Diamanto “Koro de Eterno” vd
TTT Oficiala retejo
vdr
Cecil Rhodes fondis De Beers en 1888.

La Grupo De Beers estas internacia korporacio kiu specializiĝas en la sektoroj de esplorado, minado, podetalo, komerco kaj industrio de diamantoj. Tiu kompanio estas nuntempe aktiva en subĉiela, grand-skala aluvia, marborda kaj profundmara minado.[1] Ĝi funkcias en 35 landoj kaj minado okazas en Bocvano, Namibio, Sudafriko kaj Kanado. Ĝis la komenco de la 21a jarcento, De Beers efektive havis totalan kontrolon super la diamanta merkato kiel monopolo.[2] La konkurenco ekde tiam dismuntos la kompletan monopolon, kvankam la grupo De Beers Group ankoraŭ vendas proksimume 35%[3] el la kruda diamanta produktado de la mondo laŭ internacia superrigardo kaj la negocoj de aŭkciaj vendoj.[4]

La kompanio estis fondita en 1888 de la brita negocisto Cecil Rhodes, kiu estis financita de la sudafrika diamant-riĉulo Alfred Beit kaj la Londona banko N M Rothschild & Sons.[5][6] En 1926, Ernest Oppenheimer, enmigranto en Britio kaj poste en Sudafriko kiu estis fondinta la minkompanion Anglo American plc kun la usona financisto John Pierpont Morgan,[7] estis elektita por la stabanaro de De Beers.[8] Li konstruis kaj plifirmigis la tutmondan monopolon de la kompanio super la diamanta industrio ĝis sia morto en 1957. En tiu epoko, li estis enmetita en nombraj polemikoj, kiel prezofiksigo kaj trustofunkciado, kaj estis akuzita pro ne liveri industriajn diamantojn por la Usona militklopodo dum la Dua Mondmilito.[9][10]

En 2011, Anglo American ekkontrolis De Beers post aĉeti la parton de la familio de Oppenheimer de 40 % el 5.1 mil milionoj da usonaj dolaroj (3.2 mil milionoj da pundoj) kaj pliigi sian parton al 85 %, fine de la 80-jara kontrolo fare de Oppenheimer de la kompanio.[11] En 2018, De Beers iĝis la unua diamanta kompanio kiu anoncis, ke ĝi procezos siajn diamantojn uzante blokĉenan teknologion, kvankam tiu teknologio ne estis ankoraŭ plene disvolvigita.[12]

  1. "Mining". De Beers Group. Alirita la 23an de Novembro 2014.
  2. Chang, So-Young; Heron, Amanda; Kwon, John; Maxwell, Geoff; Rocca, Lodovico; Tarajano, Orestes (Aŭtuno 2002). "The Global Diamond Industry" (PDF). Chazen Web Journal of International Business. The Trustees of Columbia University: 2. Alirita la 23an de Novembro 2014.
  3. "De Beers' market share to rebound, thanks to Gahcho Kue". Arkivigite je 2018-11-22 per la retarkivo Wayback Machine Mining Markets. 10a de Julio 2014. Alirita la 23an de Novembro 2014.
  4. The Incredible Story Of How De Beers Created And Lost The Most Powerful Monopoly Ever, Business Insider. Alirita la 23an de Novembro 2014.
  5. Alirita la 23an de Novembro 2014.
  6. Epstein, Edward Jay (1982). The rise and fall of diamonds: the shattering of a brilliant illusion. Simon and Schuster.
  7. "New Mining Target: Anglo American". Forbes. 21a de Aŭgusto 2006. Alirita la 23an de Novembro 2014.
  8. Chilvers, Henry (1939). The Story of De Beers. Cassell. p. 227.
  9. Janine P. Roberts (2003). Glitter & Greed. The Disinformation Company. ISBN 0-9713942-9-6. Alirita la 23an de Novembro 2014.
  10. Theodor Emanuel Gregory (1977). Ernest Oppenheimer and the Economic Development of Southern Africa. Arno Press. ISBN 9780405097904. Alirita la 23an de Novembro 2014.
  11. "Anglo American buys Oppenheimer family stake in De Beers for $5.1bn". Telegraph. Alirita la 23an de Novembro 2014.
  12. "De Beers tracks diamonds through supply chain using blockchain". Reuters. Alirita la 23an de Novembro 2014.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]