Baltzar von Platen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Baltzar von Platen (apartigilo)
Baltzar von Platen
Persona informo
Naskiĝo 24-an de februaro 1898 (1898-02-24)
en Malmö Sankt Petri församling
Morto 29-an de aprilo 1984 (1984-04-29) (86-jaraĝa)
en Ystad church parish
Ŝtataneco Svedio
Familio
Patro Philip Ludvig von Platen
Okupo
Okupo maŝinkonstrua inĝeniero • inventistoinĝeniero
vdr

Baltzar von PLATEN (naskiĝis la 24-an de februaro 1898, mortis la 29-an de aprilo 1984) estis, kun Carl Munters, inventisto de la gasabsorba fridujo en 1922 kiam ili estis svedaj studentoj de inĝenierado en la Reĝa Instituto de Teknologio de Stokholmo, Svedio. La tekniko produktis "malvarmon" el varmofonto kiel propano, elektrokeroseno. En 1923 komencis la produktado fare de AB Arctic. En 1925 AB Arctic estis aĉetita de Electrolux, kiu ekvendis ilin tutmonde. Servel aĉetis rajtojn por fabriki la fridujon en 1925 kaj estis la nura usona fabrikanto dum multaj jaroj. Von Platen ricevis la premion de la medalo John Price Wetherill de la Instituto Franklin en 1932.

Baltzar von Platen laboris ankaŭ kun ASEA, la ĉefa elektra kompanio de Svedio, por la disvolvigo de procezo kiu uzis varmon kaj premon por produkti diamantojn. Premo taksita je 83.000 atmosferoj estis konservata dum horo. Kelkaj malgrandaj kristaloj estis produktitaj. La malkovro estis konservata sekreta. Von Platen lasis la projekton antaŭ ĝi sukcesis produkti la unuajn sintezajn diamantojn en 1953.