Tamás P. Balassa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tamás P. Balassa
Tamás P. Balassa
Tamás P. Balassa
Persona informo
Naskiĝo 17-an de novembro 1922 (1922-11-17)
en Budapeŝto
Morto 18-an de oktobro 2010 (2010-10-18) (87-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Tóth Aladár Zeneiskola
Familio
Patrino Lili B. Radó
Okupo
Okupo komponistodirigento
vdr

Tamás P. Balassa [tamAŝ pE balaŝa], laŭ hungarlingve kutima nomordo Balassa P. Tamás estis hungara komponisto, dirigento, pianisto, instrumentadisto.

Tamás P. Balassa [1] naskiĝis la 17-an de novembro 1922 en Budapeŝto, li mortis la 18-an de oktobro 2010 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tamás P. Balassa frekventis muziklernejon en sia naskiĝurbo inter 1936 kaj 1943, samtempe li lernis private de pluraj muzikistoj. Liaj plej gravaj instruistoj estis Pál Kadosa (piano, komponado), Tamás Bródy (ĵazpiano), kaj János Ferencsik (dirigentado). Inter 1950 kaj 1954 li estis teatra dirigento kaj instrumentadisto, poste ĝis 1959 li estis membro de dancorkestro de Hungara Radio, fine ĝis 1985 li estis samloke studiestro. Inter 1977-1982 li estis studiestro ankaŭ en alia studio. Lia muzika kariero situis en larĝa skalo (ekzemple klasika muziko, ŝlagroj, kanzonoj, ĵazo).

Elektitaj muzikaj laboroj[redakti | redakti fonton]

  • Egy erkölcsös éjszaka (komponisto de filmomuziko, 1977)
  • Zenés TV színház (televizia muzika serio, muzikisto, 1983; komponisto, 1976)
  • A szabin nők elrablása (televizia opereto, dirigento, 1977)
  • Lili bárónő (televizia opereto, orkestrestro, 1975)

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]