Árpád Doppler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri Árpád Doppler. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Doppler (apartigilo).
Árpád Doppler
Árpád Doppler
Árpád Doppler
Persona informo
Naskonomo Doppler Árpád
Naskiĝo 5-an de junio 1857 (1857-06-05)
en Peŝto
Morto 13-an de aŭgusto 1927 (1927-08-13) (70-jaraĝa)
en Stutgarto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Karl Doppler
Okupo
Okupo komponistodirigentopianisto
vdr

Árpád Doppler, laŭ hungarlingve kutima nomordo Doppler Árpád estis hungara-germana komponisto, dirigento-korusestro, instruisto. Lia patro estis Karl Doppler.

Árpád Doppler [1] naskiĝis la 5-an de junio 1857 en Pest (urbo), li mortis la 13-an de aŭgusto 1927 en Stutgarto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Árpád Doppler studis en la reĝa konservatorio de Stutgarto. De 1880 ĝis 1883 li instruis en konservatorio de Novjorko, poste de Stutgarto ĝismorte. Ekde 1889 li estis ankaŭ dirigento-korusestro de Kortuma Operejo de Stutgarto. Li komponis ankaŭ plurajn orkestrajn muzikaĵojn. Lia kompona stilo memorigas al stilo de Edvard Grieg.

Elektitaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Kaligula (gaja opero, 1891)
  • fabelaj operoj
  • baletaj muzikaĵoj
  • ĉambraj muzikoj
  • korusaj kantoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]