John Meredyth Lucas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Meredyth Lucas
Persona informo
Naskiĝo 1-an de majo 1919 (1919-05-01)
en Los-Anĝeleso
Morto 19-an de oktobro 2002 (2002-10-19) (83-jaraĝa)
en Newport Beach
Mortokialo leŭkemio
Ŝtataneco Usono
Familio
Patro Wilfred Lucas
Patrino Bess Meredyth
Edz(in)o Joan Winfield
Okupo
Okupo scenaristofilmreĝisorofilmproduktoro • televida produktoro
vdr

John Meredyth Lucas (1-an de majo 1919 - 19-an de oktobro 2002) estis usona verkisto, ĉefe por televido. Li estis filo de scenaristino Bess Meredyth kaj de verkisto/reĝisoro Wilfred Lucas, kaj post la divorco de siaj gepatroj adoptita filo de reĝisoro Michael Curtiz, nova edzo de sia patrino.[1]

Lucas kreskis en Suda Kalifornio, kie li ĉeestis kelkajn lernejojn, inkluzive de la Urban Military Academy, la Milita Akademio de la Sudokcidento, kaj la Beverly Hills Altlernejo. Post malsukcesa provo ĉe fakultato, li komencis sian karieron en Holivudo kiel metilernanto-scenaristo ĉe Warner Brothers.[2] Li kunlaboris en la kinofilmoj Dark City (1950), Red Mountain (1951) kaj Peking Express (1951).[3]

Dum 1959-1960 li laboris en Aŭstralio ĉe la televidserio Whiplash, kiam li ekkonis la kreonton de Star Trek Gene Roddenberry.

Lia ĉefa laboro estis ĉe Star Trek kiel verkisto, produktoro kaj reĝisoro. Li verkis la epizodojn The Changeling", "Patterns of Force", "Elaan of Troyius", kaj "That Which Survives". Li reĝisoris la epizodojn "The Ultimate Computer", "The Enterprise Incident" kaj "Elaan of Troyius".

Li ankaŭ verkis scenarojn por Mannix, The Fugitive, The Silent Force, Harry O,The Six Million Dollar Man, Planet of the Apes kaj Logan's Run.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. John Meredyth Lucas – Biography. IMDB.
  2. Lucas, John Meredyth. (2004) Eighty Odd Years in Hollywood. McFarland. ISBN 0-7864-1838-9. Arkivigite je 2010-06-15 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-06-15. Alirita 2019-02-25.
  3. Writer/Director John Meredyth Lucas Remembered. StarTrek.com (29a de oktobro, 2002). Arkivita el la originalo je 2004-08-13. Alirita 2019-02-25. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2004-08-13. Alirita 2019-02-25.