Jerome Bixby

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jerome Bixby
Persona informo
Naskonomo Drexel Jerome Lewis Bixby
Aliaj nomoj D. B. Lewis • Harry Neal • Albert Russell • J. Russell • M. St. Vivant • Thornecliff Herrick
Naskiĝo 11-an de januaro 1923 (1923-01-11)
en Los-Anĝeleso
Morto 28-an de aprilo 1998 (1998-04-28) (75-jaraĝa)
en San Bernardino
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo scenaristoverkisto • sciencfikcia verkisto • romanisto
Verkoj It's a Good Life
Stela Vojaĝo: La Origina Serio
The Man from Earth
vdr

Drexel Jerome Lewis Bixby (11-an de januaro 1923 - 28-an de aprilo 1998) estis usona verkisto kaj scenaristo. Li ankaŭ uzis la pseŭdonimojn Jay Lewis Bixby, D. B. Lewis, Harry Neal, Albert Russell, J. Russell, M. St. Vivant, Thornecliff Herrick kaj Alger Rome.

Bixby estis la redaktisto ĉe eldonejo Fiction House de revuojn Planet Stories de aŭgusto 1950 ĝis julio 1951, Jungle Stories de 1949 ĝis 1951, Action Stories de 1949 ĝis 1950, eldonisto de Two Complete Science-Adventure Books (1950-1951) kaj de revuo Two Western Romances 1950-1951.

Li verkis interalie rakonton "It's a Good Life" 1953, kiu estis bazo de samnoma epizodo de The Twilight Zone 1961 kaj inkludigita en filmo Twilight Zone: The Movie (1983). Li ankaŭ verkis epizodojn de Star Trek: "Mirror, Mirror", "Day of the Dove", "Requiem for Methuselah", kaj "By Any Other Name". Kune kun Otto Klement, li kunverkis la baza rakonton de filmo Fantastic Voyage (1966). En 2007 li verkis por filmo The Man from Earth.