San Bernardino (Kalifornio)
San Bernardino estas grandurbo en Usono, en subŝtato Kalifornio, en Kantono San Bernardino. Ĝi estas administra centro de la samnoma kantono kaj ĝi famas pri Kalifornia Ŝtata Universitato.
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
- Koordinatoj: 34° 06′ N 117° 18′ U / 34.100 °N, 117.300 °U (mapo)Koordinatoj: 34° 06′ N 117° 18′ U / 34.100 °N, 117.300 °U (mapo)
- Areo: 155 km²
- Loĝantaro: 209.924 (en 2010)
- Supermara alteco: 321 m
- Horzono: UTC-8h (en somero UTC-7h )
- Poŝtkodoj: 92401-92408, 92410-92415, 92418, 92420, 92423, 92424, 92427
- Telefonkodo: 909
Geografio[redakti | redakti fonton]
San Bernardino situas sur montetaro en la sudokcidenta landparto de Usono, en la suda parto de la subŝtato. Los-Anĝeleso troviĝas 105 km. La urbego troviĝas en danĝera zono de skismo.
Historio[redakti | redakti fonton]
Indianoj vivis en tiu areo la plej frue. Tiu loko nomiĝis en 1810 pri la sanktulo. Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj trovis tie konvenan lokon en 1857. Frue oni profitis la varmajn fontojn, kiujn jam la indianoj konis. En 1867 la unuaj ĉinaj enmigrintoj alvenis al San Bernardino. En 1883 alvenis la unua trajno. En 1980 kaj 2003 incendioj okazis.
Klimato[redakti | redakti fonton]
San Bernardino situas en mediteranea klimato. La temperaturo averaĝe varias inter 10-25 °C. La varmo kulminas inter junio-septembro kun rekordo 47 °C, inter oktobro-aprilo foje frostas. Jare pluvas po 417 mm. La pluvo kulminas en januaro, en julio praktike ne pluvas.
Trafiko[redakti | redakti fonton]
El San Bernardino aŭtoŝoseoj kuras al Los-Anĝeleso kaj Nevado. La urbego havas internacian flughavenon (pli frue ĝi estis armea bazo) kaj stacidomon por trajnoj.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- Muzeo de Artoj (pri egiptaj antikvaĵoj, antikvaj ceramikoj de Romia Imperio, funebra arto de malnova Ĉinio)
- muzeoj pri loka historio, pri regiona historio, pri fervojoj, pri armeo, pri sportoj, pri McDonald
- teatro Fox
Famuloj[redakti | redakti fonton]
En San Bernardino naskiĝis Gene Hackman.
Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]
Taĉikava, Japanio
Gojang, Sud-Koreio
Villahermosa, Meksiko
Mexicali, Meksiko
Zavolĵje, Rusio
Herzlija, Izraelo
Ife, Niĝerio
Kigalo, Ruando
Roxas, Filipinoj
Tauranga, Nov-Zelando
Juŝu, Ĉinio.
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
- Tiu ĉi artikolo tradukiĝis helpe de WikiTrans, estis prenitaj nur tiuj frazpartoj, kiuj estis sencohavaj el anglalingva Vikipedio