György Sebők

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Sebők
György Sebők
György Sebők
Persona informo
Naskiĝo 2-an de novembro 1922 (1922-11-02)
en Szeged
Morto 14-an de novembro 1999 (1999-11-14) (77-jaraĝa)
en Bloomington
Loĝloko Usono
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo pianisto • muzikinstruisto • pianisto
vdr

György Sebők [djordj ŝebOk], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sebők György estis hungara-usona pianisto, altlerneja instruisto.

György Sebők [1] naskiĝis la 2-an de novembro 1922 en Szeged, li mortis la 14-an de novembro 1999 en Bloomington (Usono).

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Sebők komencis lerni pianadon en aĝo 5. Baldaŭ li ricevis lecionojn de György Sándor (pianisto). En aĝo 16 en 1938 li ekstudis en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt, liaj plej gravaj instruistoj estis Arnold Székely, Imre Keéri-Szántó, Leó Weiner kaj Zoltán Kodály. Post la diplomo en 1938 li lernis private de Paul Weingarten. En fino de la 2-a mondmilito li soldatiĝis, poste li instruis kaj ankaŭ recitalis enlande kaj eksterlande. Inter 1949 kaj 1956 li instruis en konservatorio. Post la hungara revolucio de 1956 li disidis kaj vivis en Parizo, pro instigoj de János Starker ekde 1962 en Bloomington. Krom la koncertoj li instruis en la universitato de Bloomington, kie li ricevis la titolon eterna profesoro en 1985. Li estis gastoinstruisto longe ankaŭ en Okcidenta Berlino, pli mallonge en Tokio, Parizo, Amsterdamo, Barcelono, Helsinko, eĉ en Hungario. Li ricevis Honoran legion en 1996, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-07-28. Alirita 2019-03-18.