Ernő Lendvai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ernő Lendvai
Persona informo
Naskiĝo 6-an de februaro 1925 (1925-02-06)
en Kaposvár
Morto 31-an de januaro 1993 (1993-01-31) (67-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Familio
Edz(in)o Erzsébet Tusa
Okupo
Okupo muzikologo • muzikinstruisto • muzika teoriisto • muzikhistoriisto
vdr

Ernő Lendvai [ernO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lendvai Ernő estis hungara muziksciencisto, mezlerneja kaj altlerneja instruisto. Lia edzino estis Erzsébet Tusa.

Ernő Lendvai [1] naskiĝis la 6-an de februaro 1925 en Kaposvár, li mortis la 31-an de januaro 1993 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ernő Lendvai akiris pianistan diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1949. Liaj plej gravaj instruistoj estis György Kósa kaj István Antal (pianisto). Post siaj studoj li estis estro de muziklernejo en Szombathely, kie ankaŭ lia edzino instruis. Baldaŭ ili instruis en similaj lernejoj en Győr (1954-), poste en Szeged (1957). Reveninta en Budapeŝto li havis postenon en instituto, krome li estis muzika reĝisoro de Hungara Radio. Kelkfoje li instruis ankaŭ en la Muzikarta Altlernejo. Tamen lia plej grava ago estis esploroj de muzikoj de Béla Bartók, Richard Wagner kaj aliaj. Li doktoriĝis en 1986. Li ricevis premion en 1992.

Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Bartók stílusa (1955)
  • Bartók dramaturgiája (1964)
  • Bartók költői világa (1971)
  • Bartók és Kodály harmóniavilága (1974)
  • The Workshop of Bartók and Kodály (1983)
  • Verdi és a 20. század: A Falstaff hangzás-dramaturgiája (1984)
  • Verdi and Wagner (1988)
  • Szimmetria a zenében (1994)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]