Giuseppe Schirò

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Giuseppe Schirò
Persona informo
Naskiĝo 26-an de oktobro 1690 (1690-10-26)
en Piana degli Albanesi
Morto 1-an de januaro 1769 (1769-01-01) (78-jaraĝa)
en Romo
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj itala vd
Alma mater Greek Pontifical College of Saint Athanasius vd
Profesio
Okupo verkisto • katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Giuseppe SCHIRÒ (Zef Skiroi en la albana; Piana degli Albanesi, 1690 - 3-an de decembro 1769) estis verkisto, katolika episkopo de la bizanca rito, italo el albana etno.

Naskita kaj formita en la sino de la albanaj kolonioj en Sicilio, Monsinjoro Giuseppe Schirò (Zef Josif Skiroi) estis grava papo de la greka bizanca rito, verkisto en la greka kaj en arbereŝa lingvo, ĉefepiskopo de Duraso kaj apostola vikario en misio en Himara. Li komencis la revigligon de la albanaj spirito kaj kulturo per unu el la unuaj lernejoj de Albanio. Malgraŭ la opozicio de la Otomana Imperio, la lernejo fondita de Onufër Konstandini kaj Giuseppe Schirò donis unuan realisman impulson al sendependisma vizio, entreprenante renovigon de la albana nacia kulturo.

Lastatempe, en 2003, Bardhyl Demiraj kaj Musa Ahmeti publikigis traktaton priskribantan, kun kvin mallongaj tekstoj en la albana, gravan reflektadon kun scienca aliro pri la historio kaj kulturo de arbereŝoj, subskribita de Giuseppe Schirò.