János Fürst

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Fürst
Persona informo
Naskiĝo 8-an de aŭgusto 1935 (1935-08-08)
en Budapeŝto
Morto 3-an de januaro 2007 (2007-01-03) (71-jaraĝa)
en Parizo
Mortokialo kancero
Ŝtataneco HungarioFrancio
Alma mater Konservatorio de Parizo • Reĝa Konservatorio de Bruselo • Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo dirigentokoncertmajstro • muzikinstruisto • universitata instruisto • komponisto
vdr

János Fürst [jAnoŝ furŝt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fürst János estis hungara dirigento, violonisto, koncertmajstro, altlerneja instruisto.

János Fürst [1] naskiĝis la 8-an de aŭgusto 1935 en Budapeŝto, li mortis la 3-an de januaro 2007 en Parizo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Fürst studis violonadon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt, sed post la Hungara revolucio de 1956 li disidis. Li daŭrigis la studojn en la konservatorio en Bruselo, sed li akiris diplomon en simila instituto en Parizo, kie li gajnis premion. Ekde 1958 li estis koncertmajstro en Irlando, post 5 jaroj li fondis orkestron. En 1971 li iĝis dirigento-asistanto, tiutempe li ne plu violonadis. Li estis ĉefdirigento aŭ muzikdirektoro en Malmö (1974-1977), Aalborg (1980-1983), Dublino kaj Winterthur (1990-1994). Li longtempe estis dirigento en Helsinko, krome li turneis en Eŭropo, Ameriko, Azio, Oceanio. Inter 1981 kaj 1990 li estis muzikdirektoro de Operejo de Marsejlo, poste ĝis 1995 en Winterthur. Ekde 1997 li precipe instruis en konservatorio de Parizo. Ekde 2002 li estis arta direktoro de Szeged, samtempe aktiva figuro de la hungara muzika vivo.

Lia libro[redakti | redakti fonton]

  • Upbeat - Aspects of Conducting (Budapeŝto, 2004)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-04-10. Alirita 2019-04-10.