Édouard Branly

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Édouard Branly
Persona informo
Édouard Branly
Naskonomo Eugène Édouard Désiré Branly
Naskiĝo 23-an de oktobro 1844 (1844-10-23)
en Amiens
Morto 24-an de marto 1940 (1940-03-24) (95-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Tombejo Père-Lachaise vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Liceo Henri-IV • Supera normala lernejo vd
Familio
Infanoj Élisabeth Branly-Tournon vd
Profesio
Okupo fizikistokuracisto • universitata instruisto vd
Laborkampo elektrotekniko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Édouard Eugène Désiré BRANLY (23a de oktobro 1844 – 24a de marto 1940) estis franca inventisto, fizikisto kaj profesoro en la Institut Catholique de Paris. Li estis konata ĉefe pro sia frua engaĝiĝo en sendrata telegrafio kaj sia invento de la Koherilo Branly ĉirkaŭ 1890. Ĝi povis indiki efike la ĉeeston de radioondoj. La koherilo konsistas el izolanta tubo, parte plenigita de metalsplitaĵoj. Je ambaŭ finoj estas dratoj (elektrodoj), per kiuj estas almetita la elektra energio. Oni ekzemple konektas al ili dupolusan antenon, aŭ oni konektas unupolusan antenon al unu elektrodo kaj konekton al la grundo al la alia.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]