Ella Auerbach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ella Auerbach
Persona informo
Naskiĝo 15-an de januaro 1900 (1900-01-15)
en Frankfurto ĉe Majno
Morto 20-an de aprilo 1999 (1999-04-20) (99-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Okupo
Okupo advokato
vdr

Ella Auerbach (naskiĝis la 15-an de januaro 1900 en Frankfurto ĉe Majno je la nomo de Ella Georgine Levi; mortis la 20-an de aprilo 1999 en Novjorko) estis unu el la plej unuaj germanaj juristinoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ella Auerbach naskiĝis kiel plej aga filino de la juĝisto Ernst Levi kaj la violonistino Martha Heidenheimer en Frankfurto ĉe Majno. Kun siaj pli junaj gefratoj Margaretha (n. 1902) kaj Bernhard (n. 1914) ŝi kreskis en burĝa, liberala juda familio.

Ĝis 1917 ŝi en sia hejmurba estis lernejano de la Schiller-gimnazio. Pro naziismaj elkrioj de la gimnazia direktoro ŝi ekde 1917 plu lernis en la internulejo Odenwaldschule en Heppenheim, tiutempe unu el la modelaj ekzempleroj de progresema eduko, kaj en 1919 kiel unua lernejanino atingis la abituron en Darmstadt. Malgraŭ malkonsento de la patro, kiu sciis ke tiutempe virinoj en Germanio ne rajtis iĝi juristoj kaj same ne juĝistoj, ŝi en 1919 en Frankfurto komencis studon de juro, en bona momento, ĉar ekde 1920 al virinoj ekpermesiĝis finstudi juron kaj ekde 1922 ekpermesiĝis iĝi juĝistoj.

Dum la dua fazo de sia studo ŝi konatiĝis kun sia estonta edzo Richard Auerbach (1892–1980), kiu estis advokato kaj juristo en Berlino. Fine de marto 1925 ambaŭ geedziĝis. Kiam en 1926 naskiĝis la komuna filino Brigitte, Ella devis interrompi la juristiĝon, sed fine la 14-an de februaro 1928 en Berlino sukcese finstudis juron kaj sekve iĝis la unua virina advokato en Berlino. En 1929 sekvis la naskiĝo de la komuna filo Robert.

Nur kvin jarojn pli poste, post la balota venko de Adolf Hitler, ŝi kiel judino perdis la rajton labori kiel advokato, kaj du jarojn pli poste ankaŭ la edzo perdis la rajton plulabori kiel notario. Ĝis 1939 la familio tamen plu restis en Berlino, kaj nur tiam - kvazaŭ "lastmomente" - elmigris tra Londono al Usono. Tie la germana jurista diplomo ne validis, kaj plue ŝi nur povis labori kiel sekretariino kaj tradukistino. Tamen ŝi daŭre kalkuliĝas kiel unu el la pioniraj germanaj juristinoj.

Kiam ŝi mortis la 20-an de aprilo 1999, ŝi postlasis siajn du gefilojn kaj multajn genepojn kaj pragenepojn.