Conrad Ferdinand Meyer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Conrad Ferdinand Meyer
Persona informo
Conrad Ferdinand Meyer
Naskonomo Conrad Ferdinand Meyer
Naskiĝo 11-an de oktobro 1825 (1825-10-11)
en Zuriko
Morto 28-an de novembro 1898 (1898-11-28) (73-jaraĝa)
en Kilchberg ZH
Tombo Kilchberg cemetery vd
Lingvoj norma germanafrancasvisgermanagermana vd
Ŝtataneco Svislando vd
Subskribo Conrad Ferdinand Meyer
Familio
Patro Ferdinand Meyer vd
Patrino Betsy Meyer-Ulrich vd
Gefratoj Betsy Meyer vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto • prozisto vd
Laborkampo kreiva kaj profesia verkado • poezio vd
Verkado
Verkoj Jürg Jenatsch vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Conrad Ferdinand MEYER [konrat FERdinant maje] (* la 11-an de oktobro 1825 en Zuriko, † la 28-an de novembro 1898 en Kilchberg apud Zuriko) estis svisa verkisto. Nevo lia estis la fama lingvisto Wilhelm Meyer-Lübke.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li komencis studi juron, poste pentradon, sed ĉesigis ambaŭ karierojn pro psikaj problemoj. Pro heredaĵo finance sendependa li vojaĝis tra tuta Eŭropo, inspiriĝis de la franca kaj itala kulturoj, sed ĉefe entusiasmiĝis pri la germana literaturo, kiu fortigis lian deziron dediĉi sin plene al la verkado. De 1870 ĝis 1891 li verkis en densa sinsekvo baladojn, poemojn, eposojn kaj novelojn.

Famaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Balladen (baladoj, 1867)
  • Huttens letzte Tage (Eposo, 1871)
  • Romanzen und Bilder (poemoj, 1871)
  • Das Amulett (novelo, 1873)
  • Georg Jenatsch (romano, 1876)
  • Der Schuss von der Kanzel (novelo, 1877)
  • Der Heilige (novelo, 1880)
  • Plautus im Nonnenkloster (novelo, 1882)
  • Gustav Adolfs Page (novelo, 1882)
  • Die Versuchung des Pescara (novelo, 1887)
  • Angela Borgia (novelo, 1891)

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

  • Plaŭto en la monakina klaŭstro (Plautus im Nonnenkloster), tradukis Fr. Uhlmann, en: Svisa Antologio, paĝoj 117-142.
  • La blanka Alp-pinto; Praneĝa brilo; Kaŝtano nigraombra; Du veloj; Ripozantaj remiloj (poemoj); La Roma fontano (parto), tradukis Hilda Dresen, en: Svisa Antologio, paĝoj 330-332.
  • La amuleto (Das Amulett), tradukis Reinhard Haupenthal, Saarbrücken: Iltis, 1987, 48 paĝoj, kun porteto de la aŭtoro (Jubilea Eldon-Serio 2, Beletro Tradukita; 14).
  • Du veloj; Entiritaj remiloj; Sub la steloj; La piedoj en la fajro, tradukis Guido Holz, en: Übertragungen = Tra(nskon)dukoj, Messkirch: Gmeiner, 1988.
  • Elektitaj poemoj, tradukis Willy Nüesch, Berno: Nüesch, 2005, 181 paĝoj.
  • La lastaj tagoj de Hutten, tradukis Willy Nüesch, Berno: Nüesch, 2005, Longa poemo en 71 ĉapitroj, dediĉita al Franz Wille kaj Eliza Wille.
  • Anĝelmonto: poemo, tradukis Willy Nüesch, Berno: Nüesch, 2010, 74 paĝoj.