Géza Szilvay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Géza Szilvay
Persona informo
Naskonomo Szilvay Géza
Naskiĝo 13-an de septembro 1943 (1943-09-13) (80-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Finnlando
Familio
Frat(in)o Csaba Szilvay
Infano Réka Szilvay
Okupo
Okupo dirigentoviolonisto
vdr

Géza Szilvay [silvai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szilvay Géza estas hungara violonisto, dirigento, altlerneja instruisto. Lia frato estis violonĉelisto Csaba Szilvay, lia filino estis Réka Szilvay.

Géza Szilvay [1] naskiĝis la 13-an de septembro 1943 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Géza Szilvay studis violonadon en konservatorio en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1966. Li ankaŭ studis juron kaj politikan sciencon en la Scienca Universitato Loránd Eötvös kaj ricevis sian doktorecon 1970. Dum la studentaj jaroj en la 1960-aj jaroj li estis violonisto en la Budapeŝta Simfonia Orkestro kaj la primara violonisto en la familia kvarteto Szilvay, kiu tiam estis fama en Hungario. En 1971 Szilvay komencis instrui violonadon en muzika instituto en Helsinko kaj li estis institutestro inter 1984-2010 tiel, ke li ne parolis la finnan lingvon. Li ankaŭ instruis en la Akademio Sibelius inter 1978-2010. Intertempe en 1972 naskiĝis lia filino (estonta violonisto). En la sama jaro kun lia frato Csaba Szilvay li fondis violonan junularan orkestron. Ili gvidis ĝin ĝis 2010. Géza Szilvay estis la kreinto de la internacie fama kaj sukcesa instrua metodo "Kolorkordoj", dokumentitan en 42 publikaĵoj. Dum longaj jaroj li disvolvis la metodon konstante revizii kaj aldoni novajn elementojn al la materialo. La instrumetodo baldaŭ havis fortan efikon en la muzika edukado en Finnlando. Granda parto de liaj studentoj fariĝis profesiaj muzikistoj. Li havis televidprogramon en 55 epizodoj elsenditaj en la 1970-aj jaroj kaj 1980-aj jaroj. Post preskaŭ 40 jaraj senlacaj laboroj la Szilvay-fratoj demisiis en 2010. Géza Szilvay ricevis ĉefe finnajn premiojn inter 1981-2013.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]