Alexander Mazza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alexander Mazza
Persona informo
Naskiĝo 9-an de novembro 1972 (1972-11-09) (51-jaraĝa)
en Fürstenfeldbruck
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo aktoro • televida prezentisto
vdr

Alexander MAZZA (naskiĝinta la 9-an de novembro 1972 en Fürstenfeldbruck) estas germana moderigisto kaj aktoro.

Vivo kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Post trapaso de la abiturienta ekzameno li unue laboris kiel manekeno ĝis malkovriĝo dum moderigistfariĝkonkurso farita fare de la televidkanalo ProSieben. Ekde tiam li moderigis ĉe diversaj kanaloj ekz. ProSieben, Sat.1, kabel eins kaj ĉe Mitteldeutscher Rundfunk en diversaj elsendoj, i.a. Herzblatt, Musikantenstadl. Inter 2004 kaj 2007 li prezentis la popularan magazinon Brisant en la unua tutgermana kanalo de ARD-televido. Li kunpatronas por Björn-Steiger-fondaĵo en la kadro de la projekto "Retten macht Schule".

Ekde januaro 2009 moderigis Mazza la novan Sat.1-produkton Mister Perfect – Der MännerTest. Planitis naŭ elsendoj.[1] Inter februaro 2012 kaj julio 2017 li prezentis la magazinon ML Mona Lisa ĉe ZDF.[2] Krome li spekteblas inter 2013 kaj 2014 kune kun Andrea Kiewel en la ZDF-aĵo Willkommen ĉe Brandenburga pordego.[3]

En 2015 li disponigis kune kun Francine Jordi du fojojn la popularmuzikplatformelsendon Stadlshow.[4]

Mazza havis jam plurajn etajn gastrolojn en televidserioj, ekz. en 2011 en la ARD-telenovelo Sturm der Liebe. Li edziĝinte havas du filinojn.

Filmaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

Moderigistado[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]