János Fusz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Fusz
János Fusz
János Fusz
Persona informo
Naskiĝo 16-an de decembro 1777 (1777-12-16)
en Tolna
Morto 9-an de marto 1819 (1819-03-09) (41-jaraĝa)
en Buda
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo komponistodirigento
vdr

János Fusz [jAnoŝ fus], germane Johann Evangelist Fuß, laŭ hungarlingve kutima nomordo Fusz János estis ŝvabdevena hungara komponisto, dirigento.

János Fusz [1] naskiĝis la 16-an de decembro 1777 en Tolna (urbo), li mortis la 9-an de marto 1819 en Buda.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Fusz devenis el ŝvaba (germana) familio. Li studis en Baja, poste li estis instruisto, iom poste muzikinstruisto en magnata familio. En la fruaj 1800-aj jaroj li estis en Pressburg, iom poste en Vieno, kie li ricevis muziklecionojn de Johann Georg Albrechtsberger. Li amikiĝis ankaŭ kun Joseph Haydn. Inter 1810 kaj 1815 li estis redaktoro de muzika gazeto en Lejpcigo, poste li vivis alterne en Pressburg (kiel dirigento aŭ kapelmajstro) kaj Buda. En la lasta urbo li kuracadis sin en la kuracbanejo.

Elektitaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Watwort, Judit, Romulus és Remus (1816) (operoj)
  • Pyramus és Thisbe dramo prezentita en Pressburg
  • Der Kräftig (opereto)
  • kvarteto (1807)
  • Dankgebet (1810)
  • kanto por poemo A tavasz de Mihály Csokonai Vitéz

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • muziklernejo en Tolna havas la nomon "Fusz János", samloke estas ankaŭ memortabulo

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]