Ernő Király (komponisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ernő Király
Persona informo
Naskiĝo 16-an de marto 1919 (1919-03-16)
en Subotica
Morto 14-an de decembro 2007 (2007-12-14) (88-jaraĝa)
en Novi Sad
Lingvoj serbahungara
Ŝtataneco Socialisma federacia respubliko JugoslavioSerbio
Okupo
Okupo komponistoetnografo
vdr

Ernő Király [ernO kirAj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Király Ernő estis jugoslaviana hungara avangarda komponisto, trumpetisto, redaktoro, kolektanto de popolmuzikoj, membro de Hungara Belarta Akademio (1992).

Ernő Király [1] naskiĝis la 16-an de marto 1919 en Subotica (Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, nuntempe en Serbio), li mortis la 14-an de decembro 2007 en Novi Sad (Vojvodino, Serbio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ernő Király apartenis al la hungara minoritato en Jugoslavio. Li finis la muziklernejon en 1953 en sia naskiĝurbo, poste li estis trumpetisto en la urbaj orkestro kaj teatro. Jam pli frue ekde 1949 li komponadis, el liaj verkoj renkontiĝis la avangardo kaj popolmuziko. Inter 1954 kaj 1983 li estis muzika redaktoro de Hungarlingva dissendo de radio en Novi Sad, sed li kontribuis ankaŭ en la urba hungarlingva gazeto. Li inventis 2 muzikilojn en 1974 kaj 1976, kun ili li faris koncertojn tutmonde. Li studis historiojn de la muzikaj instrumentoj kaj publikigis studon pri sia preferata instrumento: la citro. Li ricevis jugoslavian kaj 2 hungarajn premiojn.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A szlavóniai szigetmagyarság ősi népzenéje (1941, 1973)
  • Pokladni običaji kod Mađara u Vojvodini (1962)
  • Gyöngykaláris I.-VI. (1972, 1973, 1991)
  • Örökségünk - A Drávaszög népzenéje I-IV (1976)
  • Gombos és Doroszló népzenéje(1982)

Elektitaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A Telhetetlen gömböc (infanoper, 1963)
  • Pontok és vonalak (1972)
  • Ikebana (baleto, 1980–1994)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]