Saltu al enhavo

Hugo Mairich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hugo Mairich
Persona informo
Naskiĝo 12-an de julio 1863 (1863-07-12)
en Weißenfels
Morto 21-an de julio 1902 (1902-07-21) (39-jaraĝa)
Okupo
Okupo inĝeniero Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Hugo MAIRICH (naskiĝinta la 12-an de julio 1863 en Weißenfels, mortinta la 21-an de julio 1902 stratakcidente inter Waltershausen kaj Laucha estis germana konstruinĝeniero kiu aktivis kiel akvodirektila kaj kanalizacia teknikisto en Gotao.

Hugo Mairich hazarde naskiĝis en la sama loko el kio devenis ankaŭ landgrafo Baltazaro (Turingio kaj Meißen), sub kies regado komenciĝis la konstruo de la akvoprovize gravega Leinakanalo inter en 1366. Unue Mairich trejniĝis kiel muristo, poste li studis ĉe politeknika lernejo. Ŝtatan ekzamenon necesan por konvencia kariero oficista li ŝajne neniam trapasis.

En 1882 la 19-jaraĝulo ekdungitis kiel inspektisto en buroo pri kanalizacio kaj pavimigo fare de la municipa administrado de Gotao. En 1888 la ĉefa bazarplaco ĉe la Malnova urbodomo ricevis novan pavimon pro lia instigo. En 1889 li nomumitis buroa estro. Tiufunkcie li ĉefresponsis pri ampleksaj kanalizaciaj kaj stratpavimflegaj laboroj en Gotao. Mairich membris ĉe la plibeligsocieto loka kaj planis por la societo en 1890 honorofice la orfiŝan lageton sur la monto Galberg. Samjare li transprenis la oficon de la en 1873 fondita urba akvoprovizadcentro (Städtische Betriebsverwaltung für Wasserleitung und Kanalisation; poste kiel akcia kompanio Aktiengesellschaft für die Wasserversorgung der Stadt Gotha). Tiu ĉi entrepreno fluigis fontakvon disde Mittelwasser-ravino (sude de Tambach-Dietharz) per altkondukiko ĉe Hirzberg-monto inter Wipperoda kaj Wannigsroda kaj rekte al Gotao en malaperta kondukilo

La planoj por la aliaranĝon de la urba monteto Schlossberg kaj la konstruo de akvomirindaĵoj kaj pumpstacio najbara startigitis de Mairich jam en 1890. Post malkonstruo de la malnova muelejo Bergmühle de 1387 la konstruo povis komenciĝi. En la 14.10.1895 sekvis la festa inaŭguro; restaŭradoj faritis cent jarojn poste. En la kelo de la Cranach-domo (Gotha) instalitis pumpa kaj turbina mashinaro de la gotaa firmao Briegleb & Hansen, ankaŭ por kreo de elektra kurento. La teknikaĵo ĉi tiu kaj nuntempe bone funkcias.

Kiel akvokondukila kaj kanalizacia teknikisto Mairich ŝatitis ankaŭ ekstere de Gotao kunlaborante ĉe multaj eĉ premiitaj akvaj instalaĵoj. Ekster tio Mairich ofte skribis ekspertizojn pri akvoteknikaj aferoj. Mairich i.a. aktivis en Prudnik, Fulda, Ohrdruf kaj Waltershausen.

La duka ŝtatministrio akceptis en 1897 la planojn de Mairich pri plibonigo de la akvoprovizado de Gotao per kreo de baraĵlago apud Tambach-Dietharz; la urbo akiris la areon da 31 hektaroj tuj poste. La finfaron de tiu ĉi modernega projekto Mairich ne plu ĝui povis, mortinte trafikakcidente sur la landa ŝoseo inter Waltershausen kaj Laucha. Li entombigitis en la 24.7. en Gotao. La trinkakva akvobaraĵo faritis inter 1902–1905 fare de la konstruentrepreno Windschild & Langelott el Dresdeno-Cossebaude. La inaŭguro solena okazis en la 7.7.1906; ĝi havas kapaciton de 775.000 m³. [1]

Gotao: malfone parto de la akvomirindaĵo, fone la Cranach-domo kun la pumpilaro
  • meritkruco de 2-a klaso en 1894 fare de duko Alfredo (Saksio-Koburgo kaj Gotao)
  • en la sandŝtonaĵo de la Leona puto ĉe la supra ĉefbazarplaco de Gotao legeblas la enskribitaĵo Hugo Mairich fec[it] (latine, Hugo Mairich faris tion)
  • en Gotao nomitis por li la strato Mairichstraße en la okcidento kiu unuigas Reinhardsbrunner-strato kaj Leina-strato kondukante super Leinakanalo
  • ekde 2002 okazas ĉiujare memorfesto en la mortotago de Mairich fare de anoj de la amikara societoFreundeskreis Leinakanal e.V. kaj fare de la ĝardenadministradantoj gotaaj
  • en la 10.8.2016 nomitis lernejo metia por Mairich (Staatliches Berufsschulzentrum Hugo Mairich)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Helmut Roob, Günter Scheffler: Gothaer Persönlichkeiten. Rhino-Verlag, Arnstadt/Weimar 2000, ISBN 3-932081-37-4.
  1. August 1902, S. 400.