Palma la Maljuna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Palma la Maljuna
Persona informo
Naskonomo Jacopo Negretti
Naskiĝo 1-an de januaro 1480 (1480-01-01)
en Serina
Morto 30-an de julio 1528 (1528-07-30) (48-jaraĝa)
en Venecio
Ŝtataneco Venecia respubliko
Familio
Infano Violante Negretti
Okupo
Okupo pentristo
Verkoj De heilige familie
The Adoration of the Sheperds with a Donor
Resting Venus
vdr

Palma la Maljuna (ĉirkaŭ 1480 – 30a de julio 1528), denaske Jacopo Palma konata ankaŭ kiel Jacopo Negretti, estis pentristo el Venecio de la Frua Itala Renesanco. Li naskiĝis en Serina Alta ĉe Bergamo, dependaĵo de la Respubliko Venecio, sed lia tuta dokumentita kariero okazis en aŭ ĉe Venecio. Li estas nomita Palma la Maljuna (en itala Palma il Vecchio) por distingi lin el Palma il Giovane ("Palma la Juna", 1548/50-1628), lia pra-nevo, kiu same estis pentristo.

Palma il Vecchio: Blondulino.
La evangelisto Johano.

Palma estis por la unua fojo dokumentita en Venecio en 1510, sed probable estis jam tie antaŭe.[1] Li estis eble metilernanto de Andrea Previtali, kiu same venis el Bergamo, kaj kiu revenis tien en 1511.[2] La plej fruaj verkoj de Palma montras la influon de Giovanni Bellini, nome majstro de Previtali kaj tiam la aĝa dojeno de la venecia pentrarto, sed Palma sekvis la novan stilon kaj temojn pioneritajn de Giorgione kaj Tiziano. Post la mortoj de Bellini kaj Giorgione, kaj la foriro el Venecio de Sebastiano del Piombo, de Lorenzo Lotto kaj de Previtali, tuj Palma trovis sin, post Tiziano, la ĉefa pentristo en Venecio, kaj ricevis multajn mendojn ĝis sia frua morto je aĝo de 48 (laŭ Vasari; lia naskodato estas kalkulita el tio).[3] Lia verkaro kreskiĝis en ĵusaj jardekoj, ĉar kelkaj atribuoj estis forigitaj el Giorgione kaj Tiziano kaj transigitaj al li.[4]

Li pentris temojn de novaj paŝtistaj mitologioj kaj mezlongajn portretojn, ofte de idealigitaj belulinoj kiuj, tiam kiel nune, estis supozitaj portretoj de famaj altklasaj putinoj de Venecio. Li pentris ankaŭ religiajn pecojn, partikulare disvolvigante la temon de sacra conversazione (ankta konversacio, nome Virgulino kaj Infano kun grupo de sanktuloj kaj eble de donacintoj) en horizontala formo kun pejzaĝo fone. En aliaj, nereligiaj, grupoj io ŝajne okazas inter la figuroj, kvankam kio precize ne estas klara. Ĉiuj tiuj tipoj de pentraĵoj estis patronigitaj de riĉaj venecianoj por iliaj hejmoj.[5]

Li pentris ankaŭ tradiciajn vertikalajn altarerojn por preĝejoj ene de Venecio kaj ĉirkaŭ la veneciaj teritorioj en la kontinento. Tamen, li ne ricevis mendon por pentri ĉefaltaron en Venecio ĝis 1525, por Sankta Elena (nune en Brera, Milano). Li tuj absorbis influojn el aliaj partoj de Italio, foje kopiante pozojn el Mikelanĝelo, kaj prenante influon el Centra Italio el ĉirkaŭ 1515 ĝis la 1520-aj jaroj.[6]

Diana kaj Kalisto, aŭ Nimfoj dumbane, 1525-28[7]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Freedburg, 160
  2. Rylands
  3. Rylands; Freedburg, 160-163, 323; Steer, 103
  4. Freedburg, 160
  5. Rylands; Steer, 101-103; Freedburg, 160-165; RC, 212-213; Jaffé, 41
  6. Rylands
  7. Philip Rylands en Jane Martineau (eld), The Genius of Venice, 1500–1600, pp. 197-198, 1983, Royal Academy of Arts, London.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Freedburg, Sidney J.. Painting in Italy, 1500–1600, 3rd edn. 1993, Yale, ISBN 0300055870
  • Jaffé, David (eld), Titian, The National Gallery Company/Yale, London 2003, ISBN 1 857099036
  • "RC", Lucy Whitaker, Martin Clayton, The Art of Italy in the Royal Collection; Renaissance and Baroque, Royal Collection Publications, 2007, ISBN 9781902163291
  • Rylands, Philip, "Palma." Grove Art Online. Oxford Art Online. Oxford University Press. Web. 26a Feb. 2017.
  • Steer, John, Venetian painting: A concise history, 1970, London: Thames and Hudson (World of Art), ISBN 0500201013